Plurrasaj usonanoj estas usonanoj en kiuj miksiĝis deveno de du aŭ pli da rasoj.
La esprimo ankaŭ povas inkludi usonanojn de miksrasa deveno kiuj mem-identiĝas kun nur unu grupo kulture kaj socie. En la usona censo de 2010, proksimume 9 milionoj da individuoj aŭ 3.2% de la populacio, mem-identigis sin kiel multrasaj. Estas indico ke kontado de genetika deveno produktus pli altan nombron. Historiaj kialoj, inkluzive de sklaveco kreanta rasan kaston kaj la eŭrop-usona subpremado de indianoj, ofte igis homojn identigi aŭ esti klasifikitaj per nur unu etneco, ĝenerale tiu de la kulturo en kiu ili estis kreskigitaj. Antaŭ la mezo de la 20-a jarcento, multaj homoj kaŝis sian multrasan heredaĵon pro rasa diskriminacio kontraŭ malplimultoj. Dum multaj usonanoj povas esti konsiderataj multrasaj, ili ofte ne konas ĝin aŭ ne identiĝas tiel kulture, nek pli ol ili konservas ĉiujn malsamajn tradiciojn de diversaj naciaj devenoj.
Plurrasaj usonanoj | |
---|---|
etno | |
miksrasulo • usonanoj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Plurrasaj usonanoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.