La Pluŝokresta garolo (Cyanocorax chrysops) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kiu enhavas la korvojn, pigojn, garolojn ktp.
Tiu specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteriziĝas per kombino de nigro (ĉefe en kapo) kaj bluo (la korpo).
Pluŝokresta garolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pluŝokresta garolo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyanocorax chrysops (Vieillot, 1818) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu specio troviĝas en centra-suda Sudameriko en sudokcidenta Brazilo, Bolivio, Paragvajo, Urugvajo kaj nordorienta Argentino, inklude sudajn regionojn de la Amazona Baseno, borde de Pantanal.
Tiu estas tre bela kaj eleganta mezgranda birdo, kun supra malhela plumaro kaj kremflavaj brusto kaj subaj partoj, simile al la Krispokresta garolo, sed ne tiom blankeca kiel tiu, sed pli flava; ankaŭ la fortika vosto estas kremkolora sube kaj en la fina duono supre. La kapo montras rimarkindan bildon, ĉar estas nigraj la beko, kapo, gorĝo, kolo (escepte malantaŭe) kaj supra brusto.
La tutan kronon kovras pluŝeca kresto (kiu nomigas la specion) kiu ne leviĝas longe kiel ĉe la Krispokresta garolo, sed etendiĝas sur la tuta kapo ekde la beko ĝis la nuko, kie ege kontrastas ĉar tie estas parto tre helblua aŭ arĝentblua, kiel ĉe la Viola garolo, sed ne tiom vasta.
Krome kontrastas en la nigra vizaĝo tre orflava iriso (de tio la scienca nomo C. chrysops kio signifas “ora” el la latinigita greka) kaj du bluegaj markoj: unu pli longa kaj angula ekde la bekobazo ĉirkaŭ la subokulo kaj la alia kiel marko super la okulo malantaŭe. La dorso estas malhelblua ĝis lavendoblua, ekde la helega nuko kiu perdiĝas nuance ĝis la vostofino kiu markiĝas helflave per rekta limo.
La teritorio de la Pluŝokresta garolo etendiĝas ekde la Suda Regiono de Brazilo kaj Urugvajo kaj proksimiĝas al la marbordo de Suda Atlantiko, sed ne atingas ĝin, lasante marbordan strion de 400 ĝis 150 km de la marbordo; la marborda strio etendiĝas de San-Paŭlo sude ĝis Rio Grande do Sul lime de Urugvajo. La interna teritorio pluas en nordokcidenta Urugvajo kaj etendiĝas nordokcidenten tra norda Argentino, Paragvajo kaj Bolivio, kaj tra la habitatoj de pantanal kaj suda cerrado; la teritorio etendiĝas laŭ du branĉoj, nordokcidenten al norda Bolivio, kaj nordorienten al la rivero Tapajozo de la Amazona Baseno.
En la Amazona Baseno centra Bolivio estas la nordokcidenta limo de la teritorio, ĉe la alfluantoj de la rivero Madejro, kiu fluas nordnordorienten; la alia teritorio troviĝas trans la rivero Guapore, (nordokcidenta alfluanto de la rivero Madejro, orienten ĉe la limo Brazilo-Bolivio), kaj etrndiĝas de la naskiĝo de la rivero Tapajozo orienten ĝis la alta fluo de la rivero Ŝinguo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pluŝokresta garolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.