Pilsner, Pilsener aŭ Pils (de la germana nomo Pilsen de la nun ĉeĥa urbo Plzeň) estas biero malsupre-fermenta, blonda kaj klara.
Ĝi enhavas ĉirkaŭ 5% da alkoholo kaj sufiĉe fortan amarecon (kvankam tiu dependas de la uzata lupolo).
Pilsner-bieron oni trinkas iom pli malvarman ol supre-fermentan bieron, sed ne malvarmegan, kutime inter 7 kaj 9 celsiusaj gradoj.
Laŭ ĝenerala opinio la modelo de la pilsenaj bieroj estas la Pilsner Urquell, kiu ekestis en 1842 laŭ la modelo de bavaraj bieroj, sed kun pli multe da lupolo. Apartaĵoj estas, ke la uzata malto estas nur malforte rostita (el kio rezultas la hela koloro) kaj ke pilsena biero fermentas je malaltaj temperaturoj, kiuj en Pilseno estis disponeblaj en profundaj kavernoj. En varmaj regionoj kaj dum varmaj sezonoj necesas arte malvarmigi tian bieron dum la fermentado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pilsner, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.