Pha That Luang (laose ພຣະທາດຫຼວງ 'Granda Stupao') estas granda budhana orkovrita stupao en la centro de Vjentiano, Laoso.
Ekde ĝia konstruado, supozeble en la 3-a jarcento, ĝi suferis plurajn modifojn ĝis la jaro 1930 pro la eksterlandaj invadoj en la regiono. Ĝi estas la plej grava monumento kaj nacia simbolo de Laoso
Pha That Luang laŭ la laosanoj estis konstruita kiel hinduisma templo en la 3-a jarcento. Budhanaj misiistoj el la Maŭrja Imperio estis senditaj de la imperiestro Aŝoko, inkluzive de Bury Chan aŭ Praya Chanthabury Pasithisak kaj kvin monaĥoj kiuj portis relikvaĵon (eble osto de la brusto) de la Budho Gotamo al la stupao.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pha That Luang, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.