Petrus Jonæ Helsingius (* Hälsingland, en la 1592 - Falun, en la 23-a de junio 1663) estis sveda kleriko kaj pastoro de la preĝejo en Mora de 1629 ĝis 1641, kaj de la preĝejo de Falun de 1641 ĝis 1663.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Petrus Jonæ Helsingus. |
En 1610 li estis instruisto en Västerås. Dum sia studentatempo li estis sendita eksterlanden, kune siaj samklasanoj Georg Stiernhielm (1598-1672), Jonas Columbus (1586-1663) kaj la episkopo Johannes Rudbeckius, la Maljuna (1581-1646), kaj en la Universitato de Wittenberg li diplomiĝis kiel Magistro pri Filozofio.
Petrus Jonæ Helsingius | ||
---|---|---|
Sveda kleriko kaj pastoro | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1592 en Hälsingland, Svedio | |
Morto | 23-a de junio 1663 en Falun, Svedio | |
Religio | Luteranismo | |
Ŝtataneco | Svedio vd | |
Familio | ||
Infanoj | Henricus Petri Moræus vd | |
Profesio | ||
Okupo | pastro vd | |
pastoro en Mora | ||
Dum | 1629 ĝis 1641 | |
pastoro en Falun | ||
Dum | 1641 ĝis 1663 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Post sia reveno, en 1625, li estis ordinita preleganto kaj kun-rektoro en la Primara Lernejo de Västerås kaj en 1629 fariĝis vikario en la paroko de Mora. Lia simpleco asociita al sia serioza karaktero igis lin tre populara tra la tuta provinco kaj en 1641 li fariĝis vikario de Falun. La reĝino Kristina tre alte estimis lin, kaj amuziĝis per liaj ŝercoj kaj malkaŝa maniero esprimiĝi.
Li estis patro de Henricus Petri Moræus (1630-1691)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Petrus Jonæ Helsingius, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.