Petruŝka aŭ Petruŝko (en franca Pétrouchka; en rusa Петрушка) estas baleto burleska en kvar scenoj.
Ĝi estis komponita en 1910–11 kaj reviziita en 1947. Igor Stravinski komponis la muzikon, kaj, kun Aleksandr Benois, faris la libreton. Miĥail Fokin koreografis la baleton; Benois desegnis la scenojn kaj kostumojn. Petruŝka estis premierita de la Rusaj Baletoj de Djagilev en Parizo en la 13a de junio 1911. Nijinski ludis la rolon de Petruŝko dum Tamara Karsavina faris tiun de la Ballerina (dancistino). Aleksander Orlov ludis la Maŭron, kaj Enrico Cecchetti la Ĉarlatano.
Petruŝko | |
---|---|
baleto | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝenro | baleto |
Loko de rakonto | Sankt-Peterburgo |
Petruŝka rakontas la historion de amoj kaj ĵaluzoj de tri pupoj. La tri estis portitaj al la vivo fare de la Ĉarlatano dum la festo Maslenico de 1830 en Sankt-Peterburgo, Rusio. Petruŝko amas la Ballerina (dancistinon), sed ŝi malakceptas lin. Ŝi preferas la Maŭron. Petruŝko koleras kaj suferas, kaj defias la Maŭron. La Maŭro murdas lin per sia cimitaro. La fantomo de Petruŝko leviĝas super la pupteatro dum la nokto falas. Li skuas sian pugnon al la Ĉarlatano, poste falas al dua morto.
Petrushka arigas muzikon, dancon, kaj desegnon kune en uniigita spektaklo. Ĝi estas unu el plej popularaj el la Rusaj Baletoj. Ĝi estas kutime ludata nuntempe uzante originajun desegnojn kaj koreografion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Petruŝko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.