Petro la 3-a de Portugalio plennome Pedro Clemente Francisco José António de Braganza, infanto de Portugalio (naskiĝis la 5-an de julio 1717 - mortis la 25-an de majo 1786) estis reĝo de Portugalio inter 1777 kaj 1786.
Petro la 3-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Portugalio | |||||
Petro la 3-a ĉe sia edzino Maria la 1-a | |||||
Regado | 1777 ĝis 1786, kune kun Maria la 1-a, lia nevino kaj edzino | ||||
Antaŭulo | Jozefo la 1-a, lia frato | ||||
Sekvanto | Maria la 1-a, lia nevino kaj edzino | ||||
Persona informo | |||||
Pedro III | |||||
Naskonomo | Pedro Clemente Francisco José António de Braganza | ||||
Naskiĝo | 5-an de julio 1717 en Lisbono | ||||
Morto | 25-an de majo 1786 (68-jaraĝa) en Sintra | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Monaĥejo de São Vicente de Fora vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio Braganza vd | ||||
Patro | Johano la 5-a vd | ||||
Patrino | Maria Ana de Aŭstrio vd | ||||
Gefratoj | Bárbara de Braganza • Jozefo la 1-a de Portugalio • Infante Alexandre of Portugal • Gaspar de Bragança • Petro Princo de Brazilo • António de Bragança • José de Bragança • Karolo de Portugalio vd | ||||
Edz(in)o | Maria la 1-a vd | ||||
Infanoj | Infante José, Prince of Brazil • Johano la 6-a • Infanta Mariana Vitória of Portugal vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | O Edificador vd | ||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Estante ankoraŭ Infanto Pedro de Braganzo (estonta reĝo Petro la 3-a de Portugalio) li akiris bienon en Queluz, iam apartenanta al la Markizo de Castelo Rodrigo, kaj konstruis tie ĉasdomon. Post sia geedziĝo al la reĝino Maria la 1-a de Portugalio, la bieno estis forte ŝanĝita en rokoka plezurpalaco, nune konata kiel la Nacia Palaco Queluz. Post la translokigo de la Portugala Kortego al Queluz, dum la regado de Maria la 1-a kaj Petro la 3-a, nombraj membroj de la portugala nobelaro establis bienojn kaj palacojn en la areon, dum Sintra estis la longdaŭra retirejo de la portugala aristokrataro.
La infanto dom Pedro naskiĝis en Lisbono. Li estis filo de la reĝo Johano la 5-a kaj de ties edzino dona Maria Ana de Aŭstrio. Li estis la preferata filo de siaj gepatroj. Laŭ la patra familio li estis nepo de la reĝo Petro la 2-a kaj de ties edzino, dona Maria Sofia de Palatinato-Neuburg. Laŭ la patrina familio li estis nepo de la imperiestro Leopoldo la 1-a de Aŭstrio kaj de dona Leonor Magdalena de Palatinato-Neuburg. Same li estis frato de la reĝo Jozefo la 1-a (Portugalio) kaj bofrato de la reĝo Fernando la 6-a de Hispanio pro la geedzigo de tiu kun Bárbara de Braganza, sia ununura fratino.
Pro ŝtataj kialoj, Petro edziĝis la 6-an de junio 1760 kun sia nevino Maria, kun kiu li havis kelkajn gefilojn, unu el kiuj sukcedos sian patrinon laŭ la nomo de Johano la 6-a, en 1816. Iliaj gefiloj estis la jenaj:
Lia edzino surtroniĝis en 1777 post la morto de Jozefo la 1-a. Tuj Petro kronigis sin kiel reĝo laŭ la nomo de Petro la 3-a, kvankam li ne partoprenis en la registaraj aferoj. Li mortis en la Palaco de Ajuda en 1786, kelkajn jarojn antaŭ la napoleona invado de Portugalio kaj la ekzilo de la reĝa familio al Brazilo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Petro la 3-a (Portugalio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.