Petr CHELČICKÝ (proksimume 1390 en Chelčice ĉe Vodňany – 1460) estis verkisto kaj tradukisto.
Petr Chelčický | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Petr Chelčický | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1390 en Chelčice, Reĝlando Bohemio, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 30-an de novembro 1459 (69-jaraĝa) | |
Religio | katolikismo • Unueco de fratoj vd | |
Etno | ĉeĥoj vd | |
Lingvoj | ĉeĥa • latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Bohemio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • terkultivisto • tradukisto • filozofo • teologo vd | |
Laborkampo | filozofio • teologio • kristana etiko • Makroetiko kaj mikroetiko • literary activity • traduko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li devenis el malpli nobla kamparana nobelaro (en la fakto li estis kamparano), li protektis opinion, ke ĝusta kristanisma vivo eblas sole per laboro en agrikulturo. Chelčický ne estis tro klera (li estis aŭtodidakto), sed li sciis latine. Precipe predikado de Jan Hus kaj John Wyclif, sed ankaŭ de Tomáš Štítný influis lin. Liaj daŭrigantoj fondis Unuecon fratecan.
Oni ne multe scias pri lia vivo de libera bienulo en vilaĝo Chelčice proksime de Vodňany en suda Bohemio, kie li pasigis sian tutan vivon. Li ne trapasis altlernejajn studojn, li kleriĝadis mem helpe de interrilatoj kun gvidaj personoj de ĉeĥa reformacio kaj helpe de libroj. Li studis ekzemple librojn de Tomáš Štítný kaj Johano Hus. Li verŝajne renkontis Johanon Hus dum lia rifuĝo en sudbohemia kastelo „Kozí hrádek“. Li profunde meditadis pri religiaj kaj sociaj okazaĵoj de sia tempo. Lia analizo de socia ordo estas klarvida por postaj tempoj. Per sia verketo „O trojím lidu“ (Pri la trieca popolo) kiel fundamenta postulo de dia ordo li en tiu tempo prezentis klarvidan bildon de senklasa socio.
Liaj verkoj estas pledo de pasiveco kaj kritiko de preskaŭ ĉio. Li verkis precipe traktatojn.
Plu konserviĝis pli granda kvanto (pli ol 50) etaj traktatoj, rilataj plejparte al religiaj demandoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Petr Chelčický, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.