Perilla de Castro estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio.
Ĝi apartenas al komarko Tierra de Alba, en la centro de la provinco. Perilla de Castro estas etimologie tradukebla al Pireto de Fortikaĵo, alude al tiu de Castrotorafe.
Perilla de Castro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49145 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 159 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 5° 53′ U 41.726388888889-5.876388888888941° 44′ N, 5° 53′ U [+] | ||
Alto | 724 m [+] | ||
Areo | 33,03 km² (3 303 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Perilla de Castro [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 33,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 163 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 550 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 38 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, pontoj, historia heredo, piedirado ĉe rivero Esla kaj Akvorezervejo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Perilla de Castro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.