Peĉenegoj estas malaperinta nomada, tjurklingva popolo.
La peĉenegoj vivis inter Volgo kaj Uralo, kiam fine de la 9-a jc. forpelis ilin la kazaroj.
Peĉenegoj | |
---|---|
historia etno | |
Tjurkaj popoloj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
peĉenega lingvo | |
Religio | |
tengrismo • paganismo | |
Ili trapasis Volgon kaj – en alianco kun la Bizanca imperio – forpelis la hungarojn el iliaj Sud-Rusiaj teritorioj (la hungaroj nomis tiun areon Levedio) ĉe la Nigra Maro. Ili poste sekvis la hungarojn kaj okupis Etelkoz-on (neprecize difinebla areo), sed poste en la 10-11-a jc. ili malfortiĝis kaj fuĝis parte al la Hungara Reĝlando. Ili setlis en la okcidenta kaj suda parto de Hungario kiel limgardistoj, sed ankaŭ en aliaj lokoj. Alia parto de la popolo migris al la Bizanca imperio kaj ankaŭ gardis la limon. Parto de ili pli poste reiris al Sud-Rusio, sed la tuta popolo malaperis, kunfandiĝis kun la aliaj ĝis la fino de la 12-a jc.
La hungara nomo de la peĉenegoj estas besenyő (pron. beŝenjö), kiu aperas en nomoj de vilaĝoj, kie ili setlis: ekzemple Besnyő, aŭ rimarkeble Bezenye kaj Bánpecsenyéd.
Posteuloj de peĉenegoj eble estas la tjurka etno de gagauzoj loĝanta en Moldavio.
Vidu ankaŭ: Listo de hungaraj loknomoj kun "besenyő"
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Peĉenegoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.