Paralela komputado estas komputadformo en kiu multaj komputadtaskoj estas plenumataj samtempe, funkciantaj laŭ la principo ke grandaj problemoj povas ofte esti dividataj en malpli grandajn, kiuj tiam estas aparte solvataj (paralele).
Estas pluraj formoj de paralela komputado: bit-nivela, instrukci-nivela, datuma, kaj taska paraleleco. Paraleleco estas uzita de multaj jaroj, aparte en altkapabla komputado, sed interesiĝo pri ĝi lastatempe kreskis pro la fizikaj trudoj malpermesantaj frekvencan supergradigon. Ĉar energikonsumo (kaj sekve varmgenerado) per komputiloj fariĝis vera problemo en lastatempaj jaroj, paralela komputado fariĝis la superrega paradigmo en komputila arkitekturo, ĉefe en formo de multkernaj procesoroj.
Paralelaj komputiloj povas esti pli-malpli klasifikitaj laŭ la nivelo de paraleleco proponata de la aparataro - kun multkernaj kaj multprocesoraj komputiloj havantaj multajn prilaborajn elementojn en unuopa maŝino, kiam komputilgrapoloj, amase paralele prilaboraj sistemoj, kaj kradoj uzas multajn komputilojn por la sama tasko. Specialigitaj paralelaj komputilaj arkitekturoj estas kelkfoje uzataj apud tradiciaj procesoroj, por akceli apartajn taskojn.
Programoj por paralelaj komputiloj estas multe pli malfacile skribeblaj ol sinsekvaj, ĉar paraleleco enkondukas plurajn novajn klasojn de eblaj programcimoj, el kiuj konkurkondiĉoj estas la plej komunaj. Komunikado kaj sinkronigo inter la diversaj subtaskoj estas tipe unu el la plej gravaj obstakloj por atingi bonan paralelan programplenumon.
La plirapidigo de programo rezultanta de paraleligo estas observata laŭ la leĝo de Amdahl.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paralela komputado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.