BOROSS Péter (naskiĝis en Nagybajom 27-an de aŭgusto 1928) estas hungara konservativa politikisto kaj ĉefministro inter 1993-1994.
Péter Boross | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Boross Péter | |||||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1928 (95-jaraĝa) en Nagybajom | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | ||||
Partio | Hungara Demokrata Forumo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis juron en inter 1947-1951, poste laboris kiel oficisto ĉe la ĉefurbo (1951-1957). Li partoprenis en la hungara revolucio en 1956, pro tio li estis maldungita kaj staris sub polica observado 1957-1959. Li laboris poste kiel fizika laboristo, pentraĵ-agento, spilisto (vendis alkoholaĵojn en drinkejo), gvidanto de restoracio.Li estis vicprezidanto de Sud-Budapeŝta Restoracia Entrepreno (1965-1971), poste (1971-1989)ties prezidanto, emerito (1989-1990).
Post la venko de la dekstraj partioj en Hungario, li ekpolitikumis kaj decembre 1990 li elektiĝis Ministro pri Internaj Aferoj. 1993, post morto de la tiama ĉefministro József Antall, li iĝis ĉefministro (1993-1994).
Li aktivis ĉiam en la konservativa Hungara Demokrata Forumo (MDF), li estis eĉ vic-prezidanto de la partio. Post 1994 li aktivis en diversaj parlamentaj laborsekcioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Péter Boross, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.