Otto FRANCKE (naskiĝinta la 5-an de decembro 1855 en Vajmaro, mortinta samloke la 3-an de majo 1930) estis germana filologo kaj pedagogo.
Lernantis Francke ĉe Vilhelmo-Ernesto-gimnazio antaŭ ekstudo en Jena, Munkeno kaj Lepsiko ĝis 1879. Poste li iĝis gimnaziinstruisto. Je la menciita vajmara institucio li instruadis ĝis 1923. Krom tradukoj kaj eseoj priteatraj li eldonis gravan historion de la gimnazio okaze de ties 200-a datreveno fondiĝa, en 1916. Francke ankaŭ kunfondis la societon Goethe-Gesellschaft. Dum la fondokunsido de la menciita goeta klubo Francke estis protokolfaranto. Francke ankaŭ troviĝis en la afergvidanta komisiono kaj intertempe en la estraro de la literatursocieto Deutsche Shakespeare-Gesellschaft.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Otto Francke, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.