Ondřej Sekora (naskiĝis la 25-an de septembro 1899 en Brno - mortis la 4-an de julio 1967 en Praha) estis ĉeĥa ĵurnalisto, desegnisto kaj verkisto de infanlibroj, kiujn li mem ilustris.
Lia plej fama figuro estas Ferda Formiko.
Ondřej Sekora | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 25-an de septembro 1899 en Královo Pole | ||||
Morto | 4-an de julio 1967 (67-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | Malvazinky Cemetery vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | Masaryk-Universitato • Academy of Arts, Architecture and Design in Prague vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ludmila Sekorová vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • pentristo • 15-rugbeisto • entomologo • ilustristo • redaktoro • desegnisto • juristo • tipografo • karikaturisto • grafikartisto • prozisto vd | ||||
Aktiva en | Brno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia patro estis faka instruisto. Ondřej Sekora abiturientiĝis nur post la milito (1919), ekstudis juron, sed ne finis la studadon. Du jarojn li vizitadis atelieron en Art-industria Altlernejo en Prago (1929-1930).
Ekde 1921 li laboris en redaktejo de Lidové noviny (Popola Ĵurnalo), unue en Brno, post certa tempo en Prago. Kiel aktiva sportisto li verkis sportajn raportojn, glosis ĉiutagajn aktualaĵojn kaj komencis gvidi Infanan Anguleton, por kiu li verkis kaj ilustris rakontojn kaj bildseriojn. Li ankaŭ ilustris porinfanajn librojn de aliaj verkistoj kaj kontribuis al infanaj kaj bonhumoraj gazetoj.
Por proksimigi al infanoj la naturon, li kreis mondon de homigitaj formikoj, skaraboj, helikoj, lumbrikoj, araneoj kaj aliaj bestoj, por kiuj li trovis ankaŭ karakterizajn desegnojn. Li sukcesis instrui la infanan leganton pri la naturo kaj ankaŭ pri la rilatoj inter la homoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ondřej Sekora, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.