La Olimpika Komitato de Ĉilio aŭ Ĉilia Olimpika Komitato (germane Comité Olímpico de Chile, COCh) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Ĉilio.
Ĝi kreiĝis en 1934 kaj estis internacie agnoskita samjare. Antaŭ la komitato estis formita, tiun taskon plenumis la Liga Deportiva de Chile (Sporta Ligo de Ĉilio) por Atletiko, kaj en 1928 ankaŭ la Federación Sportiva Nacional de Chile (Nacia Sporta Federacio de Ĉilio), fondita jam en 1909, por Futbalo.
Olimpika Komitato de Ĉilio | ||
---|---|---|
Nacia Olimpika Komitato | ||
Komenco | 20-a de junio 1934 | |
Lando(j) | Ĉilio vd | |
Sidejo | Santiago de Ĉilio, Ĉilio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Kiel NOK, la Ĉilia Olimpika Komitato celas subteni ĉiliajn atletojn en partopreno de la olimpikoj kaj ankaŭ ĝenerale subtenis sporton en Ĉilio. Teorie la tasko ankaŭ estus organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas en Ĉilio, sed ĝis la jaro 2024 tia okazo ne estis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Olimpika Komitato de Ĉilio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.