Olga ORBÁN, SZABÓ estas rumania hungara rapiristino, mondĉampionino.
Ŝi naskiĝis en Koloĵvaro la 9-an de oktobro 1938 kaj mortis la 5-an de januaro 2022. Ŝi estas la edzino de akvopilkisto Sándor Szabó.
Olga Szabó Orbán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1938 en Kluĵo |
Morto | 5-an de januaro 2022 (83-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • rumana |
Ŝtataneco | Rumanio • Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Sándor Szabó (akvopilkisto) |
Okupo | |
Okupo | skermanto |
Olga Szabó Orbán komencis sian sportistan karieron kiel gimnastikistino. Kiel rapiristo en 1954 ŝi iĝis junulara ĉampinino de Rumanio, kaj tiun plenumaĵon ŝi ripetis tri foje. Ŝi akiris titolon de tutlanda ĉampiono inter plenkreskuloj sep foje. En 1956 ŝi gajnis olimpian arĝentmedalon individue, en 1962 mondĉampiontitolon en teamo, ties sekvo du foje ŝi estis la dua (sola kaj en teamo: Parizo, 1965). Inter 1956 kaj 1972 ŝi partoprenis 5 olimpiojn, en 1968 kaj 1972 kiel anino de rumana rapiristteamo ŝi gajnis du bronzajn medalojn. En 1969 la rumana teamo de nove iĝis mondĉampiono, en 1970 arĝentmedala. En la sama jaro ŝi gajnis en soleca konkurso mondĉampiona bronsmedalon. De 1990 ŝi vivas kune kun sia edzo en Hungario.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Olga Szabó Orbán, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.