Okcidenta Prusio - germane Westpreußen, pole Prusy Zachodnie - estis provinco de la germanlingva ŝtato Prusio ambaŭflanke de la norda parto de la rivero Vistulo, kun la ĉefurbo Dancigo (ekde 1945 nomata Gdansko).
La prusia provinco ekestis en 1772/1793 kadre de la unua dispartigo de Pollando-Litovio. La prusia reĝo Frederiko la 2-a ordonis ke la provinco havu la germanlingvan nomon Westpreußen, do "Okcidenta Prusio", dum la Reĝlando Prusio, unuigita kun la regiono Varmio (prapruse, pole kaj latine Warmia, germane Ermland), sekve havu la germanlingvan nomon Ostpreußen, do Orienta Prusio.
Okcidenta Prusio | |||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||
provinco de Prusio | |||||||||||||||||||
Geografio | |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Areo: | 25 534 km² (1890) | ||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 1 433 681 (1890) | ||||||||||||||||||
Nacia konsisto: | germanoj | ||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
Patrina lando: | |||||||||||||||||||
Pereo: | sekve de la Traktato de Versajlo, transdono al Pollando | ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Okcidenta Prusio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.