Oĥrano, nome Departemento por Protektado de la Publikaj Sekureco kaj Ordo (ruse Отделение по охранению общественной безопасности и порядка), kutime nomata gvardia departemento (ruse Охранное отделение) kaj plej ofte mallongigita en modernaj fontoj kiel Oĥrana (ruse Охрана, IPA: , laŭvorte 'la gvardio'; plej ofte nomata ruse охранка) estis sekreta polico de la Rusia Imperio kaj parto de la polica departemento de la Ministerio de Internaj Aferoj (MVD) fine de la 19-a jarcento, helpita de la Speciala Korpuso de Ĝendarmoj.
Oĥrano | ||
---|---|---|
Отдѣленіе по охраненію общественной безопасности и порядка | ||
sekreta polico | ||
Komenco | 1881 vd | |
Fino | 1917 vd | |
Antaŭe | Third Section of His Imperial Majesty's Own Chancellery vd | |
Poste | Ĉeka vd | |
Lando(j) | Rusia Imperio vd | |
Sidejo | Sankt-Peterburgo | |
Ĝi specialiĝis en luktado kontraŭ la politika maldekstro , kaj ĉefe okupiĝis pri politika detektiva laboro. Ĝia ĉefa funkcio estis konservi la stabilecon de la cara reĝimo kontraŭ ekstremmaldekstraj fortoj kaj politika terorismo. La Oĥrano funkciis tra la tuta Rusia Imperio, kaj eĉ eksterlande ekzemple en Parizo, kie la Oĥrana agento Pjotr Raĉkovskij (1853-1910) sidejis (1884–1902) antaŭ reveni en Sankt-Peterburgon (1905-1906).
La Oĥrano uzis multajn metodojn, kiel sekretaj operacoj, kaŝ-vestitaj agentoj, kaj trarompo de privata korespondado. La Oĥrano famis pro la uzado de provokaj agentoj, kiel Jakob Ĵitomirskij (n. 1880, grava bolŝeviko proksima al Vladimir Lenin), Jevno Azef (1869-1918), Roman Malinovskij (1876-1918) kaj Dmitri Bogrov (1887-1911).
La Oĥrano klopodis enfiltriĝi en la laborista movado fakte kreante policregatajn sindikatojn, praktiko konata kiel "zubatovŝĉina". La komunistoj kulpigis la Oĥranon parte pro la masakro de la Sanga dimanĉo de Januaro 1905, kiam caristaj trupoj mortigis centojn da senarmaj protestantoj kiuj manfestaciis organizite de pastro Georgij Gapon (kiu estis duobla agento) kaj kun partopreno de Pjotr Rutenberg.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Oĥrano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.