La novzelandaj papagoj (Strigopoidea) estas superfamilio de la ordo papagoformaj.
Ĝi enhavas du vivantajn genrojn Nestor (keoj kaj kakoj) kaj Strigops (kakapo), kaj supozeble kelkajn fosiliajn genrojn: Nelepsittacus, kaj verŝajne ankaŭ Heracles. La genro Nestor enhavas keojn, kakojn kaj formortintajn Norfolk-insulajn kakojn kaj Chatham-insulajn kakojn. La genro Strigops nur enhavas la solan specion, la ikonan kakapon.
Novzelandaj papagoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Ekde frua Mioceno | ||||||||||
Novzelandaj kakoj, nordinsula subspecio (Nestor meridionalis septentrionalis) en Aŭklanda Zoo, Aŭklando, Novzelando | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Ĉiuj konataj specioj de Strigopoidea estas endemiaj en Novzelando. Formortinta genro Nelepsittacus estis endemia en Norda kaj Suda insuloj de Novzelando, kaj formortintaj membroj de genro Nestor troveblis sur apudaj malgrandaj insuloj: responde, Chatham-insula kako sur la Chatham-insulo kaj la Norfolk-insula kako sur la Norfolk-insulo kaj apuda eĉ pli eta Filip-insulo.
La genro Nelepsittacus formortis antaŭ ĉ. 16 jarmillionoj, sed ambaŭ formortintaj specioj de kako formortis jam en modernaj tempoj. Ĉiuj travivantaj specioj, kaj la kako, kaj la keo, kaj la kakapo, estas vundeblaj aŭ, kiel en la okazo de kakapo, kritike endanĝeritaj. La formortoj kaj preskaŭ-formortoj de la novzelandaj papagoj okazis pro eŭropa koloniigo de Novzelando, aparte pro kunportitaj invadaj specioj kiel la porko kaj la vulpoposumo, kiuj facile detruas nestojn kaj manĝas ovojn de la surter-nestaj birdoj, sed ankaŭ pro ĉasado, detruo de habitato kaj enkonduko de vespoj.
La superfamilio supozeble dispartiĝis de aliaj papagoj antaŭ ĉ. 82 jarmilionoj kiam Novzelando dispartiĝis de Gondvano, kaj prauloj de genroj Nestor kaj Strigops disiĝis antaŭ inter 60 kaj 80 jarmilionoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Novzelandaj papagoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.