Norbert Lammert (n.
la 16-an de novembro 1948 en Bochum) estas germana politikisto de la CDU. Post komenciĝo en loka politiko, li estis membro de la nacia parlamento Bundestag de 1980 ĝis 2017 kaj estis parlamenta ŝtata sekretario (vicministro) de 1989 ĝis 1998. Li estis vicprezidanto de la parlamento inter 2002 kaj 2005 kaj de tiam estis prezidanto de la parlamento Bundestag ĝis 2017. Ekde la 1-a de januaro 2018, Lammert estas prezidanto de la Konrad-Adenauer-fondaĵo.
Norbert Lammert | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1948 (75-jaraĝa) en Bochum |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Ruhr-Universitato • Universitato de Oksfordo • Gymnasium am Ostring |
Subskribo | |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • universitata instruisto |
TTT | |
Retejo | http://www.norbert-lammert.de/ |
Post la federacia baloto de 2009, Norbert Lammert kritikis en la unua sesio de la parlamento en sia nova konsisto la 27-an de oktobro 2009 la ŝtatajn televidajn kanalojn ARD kaj ZDF pro ilia decido elsendi la konsistigan kunvenon nur en la malĉefa politika kanalo Phoenix kaj ne en siaj respektivaj ĉefaj programoj. La ARD pravigis la decidon dirante ke la konsistiga sesio de la Bundestag estas pli de organiza ago. Ekde 2017 la inaŭgura sesio de la Bundestag ankaŭ estis elsendita ĉe ARD.
En la aŭtuno de 2010, Lammert kritikis la kancelieron Angela Merkel pro la plilongigo de la funkciiga vivo de germanaj atomcentraloj kiun ŝi antaŭenigis tiutempe. Merkel reviziis sian pozicion ses monatojn poste sub la impreso de la atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi kaj anstataŭe anoncis planon de malfunkciigo de ĉiuj germanaj atomcentraloj kaj energia transiro.
En konversacio kun la germana branĉo de la gazeto Financial Times en februaro 2012, Lammert esprimis dubojn pri la tro strikta horaro por la parlamenta decido pri pliaj pruntoj de miliardoj da Eŭroj por Grekio en la loka Krizo de la greka publika ŝuldo. Ĉi tiu deklaro kaŭzis eksciton.
Post la federacia baloto en 2013 kaj lia reelekto kiel parlamenta prezidanto, Lammert kritikis malkreskon de kvalito en la germana ŝtata televido kaj pridubis la sistemon de kotizoj devige pagendaj de ĉiuj civitanoj, sendepende ĉu iu posedas televidilon respektive radio-aparaton aŭ ne.
Konsiderante la kreskantajn nombrojn da kompensaj mandatoj, kio kaŭzas la ege multekostan plimultiĝon de parlamentanoj, bonvena por tiuj politikistoj kiuj ricevas favoran parlamentan mandaton, Lammert estis engaĝita redukti la nombron da membroj de la Bundestag.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Norbert Lammert, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.