Nicole DIEKMANN (naskiĝinta la 17-an de marto 1978 en Gütersloh) estas germana sociologino kaj televidreporterino de la publikjura kanalo ZDF.
Nicole Diekmann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1978 (46-jaraĝa) en Gütersloh |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | https://nicolediekmann.com/ |
Diekmann vizitis ĝis 1997 la Urban gimnazion en sia naskiĝurbo antaŭ studado inter 1997 kaj 2000 ĉe la Universitato de Münster. Poste ŝi studentinis ĝis 2004 en la Hamburga universitato, kie ŝi bakalaŭriĝis je sociologio. Post studadoj de politikscienco kaj historio ŝi trejniĝis ĉe la Germana ĵurnalista lernejo en Munkeno.
Post deĵoro kiel liberprofesiulino i.a. ĉe la radio de Norddeutscher Rundfunk kaj ekde 2002 ĉe la televida novaĵmagazino Tagesschau de ARD ŝi ekstaĝis en 2005 ĉe la kanalo ZDF. Sekve ŝi paralele liveris aĵojn interesajn kaj por ARD kaj por ZDF. Ekde novembro 2011 ZDF sole disponas pri ŝi. Tie ŝi estis en 2011 intertempe ano de la ĉiutaga Matenomagazino; tie ŝi membras ĉe la enkanala reportera personaro, kio eblas ankaŭ internaciaj servoj. Diekmann ekz. raportis pri la atenco dum la Boston-maratono en Usono, pri la Fervoja akcidento de Santiago-de-Kompostelo en julio 2013 aŭ pri la Futbala Mondpokalo 2014 el Brazilo. Ekde oktobro 2015 ŝi deĵoras en la ĉefurba redaktistaro de ZDF. Ŝi vivas en Berlino.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nicole Diekmann, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.