Nacia Parko Ras-Muhammad

La Nacia Parko Ras-Muhammad, Ras-Mohammad aŭ Ras Mohammed (en egipta araba: راس محمد‎ Rās Maḥammad , IPA: ; en araba: رأس محمد‎ Raʼs Muḥammad ) estas nacia parko en Egiptio je la suda pinto de la Sinaja Duoninsulo, rigarde al la Golfo de Suezo okcidente kaj al la Akaba Golfo oriente.

Nacia Parko Ras-Muhammad
Nacia Parko Ras-Muhammad
nacia parko [+]

Supermara alteco14 m [+]
Koordinatoj, 34° 14′ 5″ O 27.80611111111134.23472222222227° 48′ 22″ N, 34° 14′ 5″ O
Areo850 km² (85 000 ha) [+]

Nacia Parko Ras-Muhammad (Egiptio)
Nacia Parko Ras-Muhammad (Egiptio)
DEC
Nacia Parko Ras-Muhammad
Nacia Parko Ras-Muhammad
Nacia Parko Ras-Muhammad
Nacia Parko Ras-MuhammadVikimedia Komunejo:  Ras Muhammad [+]
Nacia Parko Ras-Muhammad
Nacia Parko Ras-Muhammad
vdr
Nacia Parko Ras-Muhammad
Situa mapo de la Nacia Parko Ras-Muhammad nomita kiel "Mahometa Kabo".
Nacia Parko Ras-Muhammad
Koralrifo en la Nacia Parko Ras-Muhammad.
Nacia Parko Ras-Muhammad
Mangrovejo en la Nacia Parko Ras-Muhammad.

Historio

Kiam la Sinaja Duoninsulo estis redonita al Egiptio, Ras Muhammad estis deklarita por protektado el fiŝkaptado kaj aliaj homaj agoj. Kelkaj el la fiŝkaptaj metodoj, ĉar la uzado de dinamito kaj tranĉiloj estis ankaŭ endanĝerinta la koralrifon kaj la populaciojn de fiŝoj.

En 1983, la Egiptia Agentejo pri Mediaj Aferoj establis la areojn kiel marrezervejo por la protektado de mara kaj surtera naturoj. La parko establis ankaŭ la protekton kontraŭ urba etendo el Ŝarm el Ŝejĥ kaj kontraŭ alia disvolvigo. La nomo laŭvorte "Kapo de Mohammad", kie "kapo" tie signifas "terkapon". Laŭdire en la areo la nomo venis ĉar laŭ flanka rigardo la konturo de la klifo aspektas kiel la profilo de barbohava vira vizaĝo, kies horizontalaj tavoloj havigas la figuron de la nazo kaj de la barbohava mentono.

Geografio

La parko estas en la turisma regiono de la Marbordo de la Ruĝa Maro, je 12 km el la urbo Ŝarm el Ŝejĥ. La parko etendas al areo de 480 km², inklude 135 km² de surfaca terareo kaj 345 km² de mara areo. Marsa Barejka estas malgranda golfeto en Ras Mohammed, kaj Marsa Gozlani estas tre malgranda golfeto el la parka centro de vizitantoj.

Ras Mohammad enhavas du insulojn, nome Tiran kaj Sanafir. Tiran estas proksimume 6 km el la Sinaja Duoninsulo. Subakvaj kavernoj formitaj kiel rezulto de tertremoj estas en Ras Mohammad.

Ĉirkaŭ 0.9 hektaroj da arbaroj de mangrovoj kovras 1.15 km neprofundan kanalon je la plej suda fino de la Ras Mohammad duoninsulo. Apud la mangrovejo kaj proksimume je 150 m interne, estas malfermaj fendoj en la tero, okazigintaj de tertremoj. Unu el la fendoj estas proksimume 40 m longa kaj 0.20−1.5 m larĝa. Ene de la fendoj, estas akvejoj, kelkaj de profundo de ĉirkaŭ 14 m.

La surtera areo estas diverseco de dezertaj habitatoj kiel montoj kaj ŭadioj, gruzejaj kaj marbordaj kotaj ebenaĵoj kaj sablaj dunoj. La areo ankaŭ ludas gravan rolon en birdomigrado, utila kiel ripozejo kaj manĝareo.

Klimato

La Nacia Parko Ras-Muhammad suferas tre sekan klimaton, kun nur minimuman pluvokvanton dum vintro. Dum la somero, temperaturoj ofte superas 40 °C (104 ) kaj malaltajn temperaturojn de ĉirkaŭ 27 °C (81 ). Temperaturoj estas mildaj dum la vintro, kun dumtagaj altaj temperaturoj averaĝas ĉirkaŭ 23 °C (73 ) kaj malaltaj temperaturoj 14 °C (56 ).

Ekologio

Nacia Parko Ras-Muhammad 
Vrakejo de la "Thistlegorm", ĉe la marbordo de Ras Muhammad.

Koralrifo ekzistas laŭlonge de la marbordo ĉirkaŭ Ras Mohammad apud la marbordo. Pli ol 220 specioj de koralo troviĝas en la Ras Mohammad areo, 125 el ili estas mildaj koraloj. La koralrifoj estas 50 al 100 cm sub la marsurfaco, kaj ili havas larĝon de 30 al 50 m en plej lokoj. Kvankam en kelkaj lokoj en la okcidenta marbordo, la koralrifo estas 8 ĝis 9 km larĝa.

La Ŝarka Rifo kaj la Ĝolanda Rifo estas popularaj areoj de koralrifo en la parko por subakvaj naĝantoj. Aliaj koralrifejoj estas Suda Bereika, Marsa Gozlani, la Malnova Kajo kaj la Ŝarka Observejo. La vrakejo de la "Thistlegorm", ĉe la marbordo de Ras Muhammad, estas tre populara areo por subakvaj naĝantoj.

La areo estas hejmo de pli ol 1000 specioj de fiŝoj, de 40 specioj de marsteloj, de 25 specioj de eĥinoj, de pli ol 100 specioj de moluskoj kaj de 150 specioj de krustuloj. Inter aliaj, martestudoj, kiel la granda verda martestudo (Chelonia mydas) kaj la akcipitrobeka martestudo (Eretmochelys imbricata) aperas regule en Ras Mohammad.

Sur la Ras Mohammad duoninsulo, estas akacioj kaj dumpalmoj (Hyphaene thebaica) estas ĉe uedoj. Ankaŭ portempaj herboj estas en Ras Muhammad.

27° 43′ 20″ N 34° 15′ 14″ O / 27.72222 °N, 34.25389 °O / 27.72222; 34.25389

Notoj

Tags:

Nacia Parko Ras-Muhammad HistorioNacia Parko Ras-Muhammad GeografioNacia Parko Ras-Muhammad KlimatoNacia Parko Ras-Muhammad EkologioNacia Parko Ras-Muhammad NotojNacia Parko Ras-MuhammadAkaba GolfoArabaEgipta arabaEgiptioGolfo de SuezoNacia parkoSinaja Duoninsulo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Kresta akcipitragloKlano ArmstrongManĝaĵoSociaj protestoj de 1968AmuzekonomioAngla lingvoEurythmicsWhen Harry Met Sally...RaponeCroix-de-feuKojboMasoHispana lingvoFelkostumoButanoMajoPermesiloKomitato de la Monda Heredaĵo1734Okraventra kolomboISO 8601Brita imperioSEOSandviĉo (seksumado)26-a de septembroElektra motortrajnoUnua Kaŝmira MilitoVenecia respublikoBui Quoc HuyTürkiye Radyo Televizyon KurumuVortaro esperanto svahilaViandoSpider-ManBeverly Hills ChihuahuaNoaBDSMDneproLego (firmao)11724 RonaldhsuViolonoMasturbadoKirgizioVoksignoInternacia sistemo de unuoj1945Sueza KanaloXOne Hundred and One DalmatiansNe-registara organizaĵoLudolibro69RAristoteloKaribioBerraJoe BidenRiismoLordeGeragera Booth RakontoRusia revolucio de 1917Bestisma Partio kun la MedioBaratoBurgo de ŜemiranNazia GermanioAtenoGoogleAkvoAzia marabuoAliancanojEgiptoAeroplanoListo de mondaj heredaĵoj en AmerikoZagreba metodo🡆 More