La Nacia Parko Band-e Amir (perse بند امیر) estas unua nacia parko de Afganio, situa en la Provinco Bamijan.
Ĝi estas serio de ses profundaj bluaj lagoj separataj de naturaj digoj faritaj el travertino, nome minerala kuŝejo. La lagoj estas situaj en la montaro Hindukuŝ de centra Afganio je proksimume 3000 m de alto, okcidente de la famaj Budhoj de Bamijan.
Nacia Parko Band-e Amir | ||
---|---|---|
lago • nacia parko [+] | ||
Supermara alteco | 2 909 m [+] | |
Koordinatoj | , 67° 13′ 51″ O 34.83972222222267.23083333333334° 50′ 23″ N, 67° 13′ 51″ O | |
Areo | 590 km² (59 000 ha) [+] | |
Nacia Parko Band-e Amir | ||
Vikimedia Komunejo: Band-e Amir National Park [+] | ||
Ili estis kreitaj de la riĉaj elfluaĵoj de karbona duoksido el la faltoj kaj frakturaĵoj kiu lasas precipitaĵojn el kalcia karbonato en formo de muroj el travertino kiuj nune stokigas la akvon de tiuj lagoj. Band-e Amir estas unu el malmultaj raraj naturaj lagoj en la mondo kiu estas kreita de travertinaj sistemoj. La ejo de Band-e Amir estis priskribita kiel Granda Kanjono de Afganio, kaj allogas milojn de turistoj ĉiujare.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nacia Parko Band-e Amir, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.