Mtwara estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Mtwara.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Mtwara. |
Ĝi situas ĉe la bordo de Hinda Oceano, ĉe la koordinatoj 10° 16′ 25″ S 40° 10′ 58″ O / 10.27361 °S, 40.18278 °O . En 2002 ĝi havis 92.602 loĝantojn.
Mtwara | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
Administrado | |||||
Lando | Tanzanio | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 92 602 (2002) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 40° 11′ O -10.27361111111140.18277777777810° 16′ S, 40° 11′ O [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mtwara [+] | |||||
Mtwara distancas nur 60 km de Lindi, ĉefurbo de la najbara regiono Lindi. Ambaŭ urboj situas ĉe la grava nord-suda ŝoseo Dar–Kibiti–Lindi–Mtwara. Alia ŝoseo 600 km longa ligas Mtwara-n okcidenten al Masasi, Songea kaj Mubambo ĉe Malavia Lago. Ĝia marhaveno estas unu el la tri gravaj havenoj de la lando (kun Daresalamo kaj Tanga). Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno (IATA-kodo: MYW) kun pli-malpli regulaj flugoj al Daresalamo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mtwara, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.