Molekula horloĝo (bazite sur la molekulhorloĝa hipotezo (MH)) estas tekniko en molekula evoluo kiu uzas fosiliajn limigojn kaj indicojn de molekula ŝanĝo por dedukti la tempon en geologia historio kiam du specioj aŭ aliaj taksonoj diverĝis.
Ĝi estas uzata por ĉirkaŭkalkuli la tempon de okazoj nome speciigo aŭ radiado. La molekula informo uzita por tiaj kalkuloj estas kutime nukleotidaj sekvencoj de DNA aŭ aminoacidaj sekvencoj de proteinoj. Ĝi estas foje nomata ankaŭ genhorloĝo aŭ evolua horloĝo.
Oni konsideras kiel enkondukistojn de tiu koncepto la sciencistojn Emile Zuckerkandl kaj Linus Pauling.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Molekula horloĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.