Michel HAZANAVICIUS (naskiĝis la 29-an de marto 1967 en Parizo) estas franca reĝisoro, aktoro kaj scenaristo, internacie konata pro lia reĝisorado de la filmo The Artist aperinta en 2011, danke al kiu li gajnis multajn premiojn, interalie Oran Globon kaj plurajn Oskar-premiojn, interalie por plej bona reĝisoro.
Michel Hazanavicius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Michel Hazanavicius dum la premiero de The Artist en Parizo (2011) | |||||
Persona informo | |||||
Michel Hazanavicius | |||||
Naskiĝo | la 29-an de marto 1967 en Parizo Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Parizo vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | École nationale supérieure d'arts de Paris-Cergy vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Serge Hazanavicius vd | ||||
Edz(in)o | Bérénice Bejo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmproduktoro • filmreĝisoro • scenaristo • filmmuntisto • aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1988 - nun | ||||
| |||||
| |||||
Aktorado | |||||
Oskar-premio | |||||
Plej bona reĝisoro 2012 The Artist | |||||
Premio BAFTA | |||||
Plej bona reĝisoro 2011 The Artist Plej bona originala scenaro 2011 The Artist | |||||
César | |||||
Plej bona reĝisoro 2012 The Artist | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michel Hazanavicius devenas el juda familio el Litovio (origine la familia nomo litove skribiĝas Hazanavičius), kun iuj parencoj ankaŭ el Pollando. Liaj gepatroj en infanaĝo pretervivis la Duan Mondmiliton kaŝe en Francio. Michel Hazanavicius estas frato de Serge Hazanavicius, ankaŭ aktoro kaj li estas edziĝinta kun la franca aktorino Bérénice Bejo, naskiĝinta en Bonaero, kiu partoprenis en kelkaj el liaj filmoj kaj estas protagonistino de The Artist.
Ekde infanaĝo li estis granda fervorulo de kino, ĉu temis pri filmoj malmulte konataj en orginala versio aŭ plej popularaj.
Li debutis kiel reĝisoro en 1999 per la filmo Mes Amis, komedio en kiu ludis lia frato Serge; li atingis sukceson en sia propra lando per siaj sinsekvaj realigoj OSS 117: Le Caire, nid d'espions (2006) kaj OSS 117: Rio ne répond plus (2009), ambaŭ rakontas en tono de komedio la misaventurojn de franca spiono "Hubert Bonisseur de La Bath", kaj li atingis tutmondan agnoskon en 2011 per la muta filmo The Artist.
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Gajnanto |
2012 | Plej bona originala scenaro | The Artist | Kandidato |
2012 | Plej bona muntado | The Artist | Kandidato |
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Kandidato |
2012 | Plej bona scenaro | The Artist | Kandidato |
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Gajnanto |
2012 | Plej bona originala scenaro | The Artist | Gajnanto |
2012 | Plej bona muntado | The Artist | Gajnanto |
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2008 | Plej bona originala aŭ adaptita scenaro | OSS 117: Le Caire, nid d'espions | Kandidato |
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Gajnanto |
Jaro | Kategorio | Filmo | Rezulto |
---|---|---|---|
2012 | Plej bona reĝisoro | The Artist | Gajnanto |
2012 | Plej bona scenaro | The Artist | Kandidato |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Michel Hazanavicius, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.