Michael Treharne DAVIES (naskiĝinta la 13-an de marto 1936 en Yeovil, graflando Somerset, mortinta la 25-an de septembro 2004) estis brita instruisto kaj tradiciema katoliko.
Li verkis multajn librojn priekleziajn por speguligi la evoluojn de post la Dua Vatikana koncilio (1962-65). Inter 1992 kaj 2004 gvidis Davies la internacian societon Una Voce kaj engaĝiĝis sukcese unuigi la konservativajn samideanojn en Usono.
Patro lia Cyril Davis estis baptisto el Kimrio, la patrino anino de la eklezio de Anglio. Ŝajne Michael fieris pri sia kimreco. Dum la sendependiĝ-milito en Brita Malajzio (1948-60) li soldatis, kiel ankaŭ dum la Sueza krizo kaj la ribelo de EOKA en Cipro. Li mem konvertiĝis je katolikismo en la 1950-aj jaroj kiam li studentis en Londono kaj Twickenham. Estinte malfermita al novigoj enekleziaj de post 1965 Davies iĝis kritikisto ĉefe de la liturgiaj ŝanĝoj kaŭzitaj ankaŭ per (intenca?) misinterpreto de konciliaj tekstoj.
Poste apogis li la francan arkiepiskopon Marcel Lefebvre, fondanto de la internacia Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, verkante tri volumojn dikan defendverkon kun la titolo Apologia Pro Marcel Lefebvre. Kvankam Davies ne jesis la episkopajn konsekrojn fare de Lefebvre, sen permeso de la Sankta Seĝo, en la 1988-a jaro, neniam ŝanceliĝis lia publicista fervoro por helpi la ŝatantojn de la Trenta Meso.
William D. Dinges, profesoro pri religio kaj kulturo ĉe Katolika Universitato de Ameriko, konsideris lin unu el la plej gravaj kaj efikaj apologiistoj de konservativa katolikismo.
Sed Davies taksis imagataj la aperoj de Mario je Medjugorje en Hercegovino Oni entombigis Davies, kiu mortis en la aĝo de 68 jaroj pro kancero, sur la Maria tombejo de Chislehurst, Bromley. Postvivis lin du filoj (inter kiuj Adrian Davies, advokato por la maldekstra partio Freedom Party) kaj la edzino Marija.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Michael Davies, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.