En filozofio la koncepto mi (ankaŭ mio, kun sia latinlingva ekvivalento ego) estas termino malfacile difinebla pro siaj diferencaj sencoj.
Laŭlonge de la historio ties difino estis rilatigita kun aliaj terminoj kiel psiko, esto, animo, konscienco. La akademia alproksimigo faras precizaĵojn laŭ la fako el kiu oni rigardas. La studo de la mio enhavas fakojn de biologia sciaro (psikobiologio, neŭrobiologio, neŭropsikologio ktp.), aŭ de filozofia kaj humanisma kompreno. La termino "mio" estus rilata al la konceptoj de konscienco kaj kogno.
La demando pri la mio estas eble unu de la fundamentaj demandaroj de la homaro, pro kio ne nur ĝi estis formulita en la kunteksto de la scienco, sed ankaŭ en diversaj religiaj kaj spiritaj sistemoj laŭlonge de la homa historio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mi (filozofio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.