Meksika Altebenaĵo (hispane Altiplanicie Mexicana) estas vasta arida ĝis duonarida altebenaĵo kiu okupas multon de norda kaj centra Meksiko.
Kun averaĝa altitudo de 1 825 metroj super marnivelo, ĝi etendiĝas ekde la uson-meksika landlimo en la nordo ĝis Neĝmontaro en la sudo, kaj estas oriente kaj okcidente limigita de respektive Orienta Patrinmontaro kaj Okcidenta Patrinmontaro. Malalta orienten-okcidenten iranta Montaro en la subŝtato de Zakateko subdividas la altebenaĵon en nordajn kaj sudajn partojn. Tiuj du partoj, nomataj Norda Altebenaĵo (Mesa del Norte) kaj Centra Altebenaĵo (Mesa Central), nuntempe ĝenerale estas konsiderataj de geografoj kiel partojn de unuobla altebenaĵo. Meksika Altebenaĵo plejofte estas kovrata de dezertoj kaj kserofitaroj, kun pinaroj kaj kverkaroj kiuj okupas la ĉirkaŭantajn montarojn kaj formas la madreajn arbarinsulojn sur iuj de la internaj montoĉenoj.
Meksika Altebenaĵo | ||
---|---|---|
montara sistemo • altebenaĵo | ||
La plej alta punkto | (2 435 m) | |
Longeco | 1 532 km | |
Kontinento | Ameriko | |
Situo | Meksiko | |
Geografia situo | , 103° 0′ U 24-10324° 0′ N, 103° 0′ U | |
| ||
Norda Altebenaĵo havas averaĝan altitudon de 1 100 m kaj etendiĝas suden ekde Rio Grande del Norte (Río Bravo del Norte) tra la subŝtatoj de Ĉiuaŭo, Koaŭilo, Durango, Zakateko kaj Sanktluis-Potosio. Pluraj mallarĝaj, izolitaj krestoj trairas Nordan Altebenaĝon kaj multaj depresioj ankaŭ punktigas la regionon, la plej granda estante Bolsón de Mapimí. Rio Grande del Norte kaj sia branĉorivero, Rio Conchos, drenigas partojn de Norda Altebenaĵo, kaj Río Pánuco kaj ĝiaj alfluantoj drenigas la sudorientan angulon. Ambaŭ riveroj dreniĝas al Meksika Golfo. Multo de Norda Altebenaĵo ampleksas internajn akvokolektajn areojn kiuj ne dreniĝas al maro. Ĉiuaŭa Dezerto etendiĝas tra la norda parto de la Norda Altebenaĵo, dum la centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro kovras la centran parton, kaj la centra-meksika kserofitaro etendiĝas ekde la suda parto de Norda Altebenaĵo tra Centra Altebenaĵo.
La Suda Altebenaĵo estas pli alta ol sia norda kontraŭparto, kaj havas averaĝan altitudon de 2 000 metroj. Ĝi entenas multajn valojn origine formitaj de praaj lagoj. Ĝi etendiĝas tra la subŝtatoj de Agvaskaljento, Ĥalisko, Zakateko, Gvanaĥŭato, Keretaro, Meksikŝtato, kaj Hidalgo. Pluraj de la plej elstaraj urboj, inkluzive de Meksikurbo kaj Gvadalaharo, situas en la valoj de Centra Altebenaĵo. Multo de tiu ĉi estas drenata per Santiago kaj ĝiaj alfluantoj, inkluzive de Lermao, kiuj dreniĝas orienten en Pacifikan Oceanon. Alfluantoj de Río Pánuco drenas la orientan parton de Centra Altebenaĵo. La centra-meksika kserofitaro kovras multon de Centra Altebenaĵo, kaj okupas kun la subtropikaj baĥiaj sekaj arbaroj la pli malaltajn partojn de la baseno de Lermao–Santiago.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Meksika Altebenaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.