Matteo Carreri

Matteo Carreri (naskiĝinta kiel Giovanni Francesco Carrieri en 1420 en Mantova, mortinta la 5-an de oktobro 1470 en Vigevano) estis itala katolika pastro, dominikano.

Sankta
Matteo Carreri
Matteo Carreri
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1420 (1420-04-18)
en Mantova
Morto 5-a de oktobro 1470
en Vigevano
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo ordenfrato vd
Sanktulo
Beatigo 1625 de Urbano la 8-a
Festotago 5-a de oktobro
Patroneco Vigevano
vd Fonto: Vikidatumoj
Matteo Carreri
Matteo Carreri
vdr

Carreri, ano de nobela familio, aniĝis en la dominikana ordeno en 1440 en sia naskiĝurbo, alprenante la nomon Matteo. Li trairis Italion kiel predikisto. Li mortis en Vigevano, kie li estis entombigita en la preĝejo de Petro de Verono. La katolikaj urbanoj konsideras lin protektanto de la urbo.

Laŭ legendo Carreri estis, vojaĝante per ŝipo de Ĝenovo al Pisa, kaptita de piratoj. Kiam tiuj liberigis lin, li proponis resti anstataŭ du aliaj kaptitoj, virino kun sia filino. Pri la sukceso de tiu propono estas malsamaj versioj.

Laŭ sia hagiografio Carreri je la 5-a de oktobro 1470 petis de sia superulo la permeson morti; ricevinte ĝin li mortis. En 1482 papo Siksto la 4-a permesis la kultadon de Carreri en la urbo Vigevano, kiu en 1518 proklamis lin kunpatrono de la urbo (kun Ambrozio de Milano). En 1625 papo Urbano la 8-a beatigis Matteon Carreri.

Referencoj kaj notoj

Tags:

142014705-a de oktobroDominikanojItalioKatolikismoMantovaVigevano

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

JavaScriptIBMJuan Antonio Villacañas25-a de aŭgustoTyburcjusz TyblewskiJ2-HeptinoKokoAcetato3-OktinoDigital rights managementNational Basketball AssociationSandviĉo (seksumado)Fanny HillSunoParnasa GvidlibroSandakanSeksoVolovanoRadoListo de studentoj en Akademio de SelmecFelpersonoStokholmo1-DekinoEŭropa UnioHTML5JakutioHumphrey TonkinAdolf HitlerBenifaióWayback MachineCarcaixentSchönberg (Supra Bavario)TempoInterretoHeřmaničkyFormaldehidoMeloTTT-legiloLeviloVladimir PutinMediaVikioMinada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)KolombioSenpilota aviadiloBihar (historia departemento)Pjotr Iljiĉ ĈajkovskijKrizaj medicinaj servojKanadoBenito MussoliniSud-KoreioFonua lingvoVikioCheriuMuzeo en la alpafadejo (Zella-Mehlis)FlamkukoUkrainioArkeologioRadioamatora operatoroCDATAPiedoWilli StophKotonsepariloDonostio🡆 More