La matematika geografio, same kiel la cetero de la geografio, koncentriĝas sur la tera surfaco, studante ties matematikan reprezentadon kaj ties rilaton kun la Luno kaj la Suno.
Tiu duobla klopodo ne estas senkonekta, ĉar pere de la studo de la fenomenoj de la surfaco en interagado kun la Suno kaj la Luno eblas trovi la Ekvatoron de la Tero, la tropikojn, la polusliniojn, la geografiajn koordinatojn kaj eĉ mezuri la grandon de la Tero. La ĉefaj branĉoj de la matematika geografio estas la Topografio, la Kartografio, la Astronomia geografio, la Geostatistiko kaj la Geomatiko.
La matematika geografio estas iel la lulilo de la spaca tradicio de la geografio, pro sia priokupo por la lokigo kaj por la reprezentado de la spaco de la tera surfaco. Tio estas plej bone komprenata se oni konsideras la grandan kontribuon kiun la geometrio, nome la matematika scienco kiu studas la spacon, faris al la matematika geografio, ekzemple por termezurado en Antikva Egipto post la sezonaj inundoj de la rivero Nilo. La matematika geografio havigas precizan kadron por la lokigo, distribuado kaj reprezentado de la geografia spaco, sur kiu baziĝas la cetero de la geografiaj branĉoj.
Fakte multaj de la geografiaj branĉoj bezonas matematikajn metodojn por organizi sian sciaron kiel ekzemple la Topografio, la Klimatologio kaj la Hidrologio. Por la Orografio oni bezonas precizajn mezurojn por determini kiu estas la plej alta monto en montaro, lando aŭ eĉ en la tuta mondo.
Lastatempe la matematika geografio plie elstaris pro la disvolvigo de la Geografia informsistemo (GIS). La matematika modeligo de diversaj fenomenoj en la tera surfaco pere de la GIS malfermis gravan kampon al tiu fako, kio ebligis pli ampleksan interagadon kun aliaj branĉoj de la geografio kiel la Klimatologio, la Hidrologio, la Geomorfologio kaj la ekonomia geografio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Matematika geografio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.