La masopunkto estas koncepto de klasika mekaniko.
Ĝi estas abstraktaĵo de korpo pri kiu oni konsideras ke ĝia tuta maso estu koncentrita en la masocentro. La masopunkto ne okupas spacon, aŭ pli ĝuste, la okupita spaco estas tute neglektebla.
Pro la neglekto de volumeno la dimensioj pasas de 3 al nul. La fronto, la dorso, la maldekstra kaj la dekstra flanko, la supro kaj la malsupro estas tiel kune. Oni povas facile prezenti la pozicion de la masopunkto ĉar ĝi ne havas orientiĝon kaj ne povas rotacii.
En fizikaj kalkuloj oni povas konsideri kiel masopunkto ankaŭ realan korpon, kiam ĝi ne rotacias kaj ĝia volumeno ne influas la translacian movon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Masopunkto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.