Maria Gabriella SAGHEDDU (naskiĝinta la 17-an de marto 1914 en Dorgali, mortinta la 23-an de aprilo 1939 en Grottaferrata) estis itala trapistino kaj estas beatulino romkatolika.
Maria Gabriella Sagheddu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1914 en Dorgali |
Morto | 23-an de aprilo 1939 (25-jaraĝa) en Grottaferrata |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Vitorchiano |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio |
Okupo | |
Okupo | monaĥino |
Kreskinte en familio de paŝtistoj ŝi estis laŭ okulatestantoj ribelema kaj kolera. En la aĝo de 18 jaroj ŝia karaktero tuj ŝanĝiĝis kaj tri jarojn poste ŝi decidis konsekri sin kaj sian vivon al Dio. Laŭ instigo de ŝia konfesprenanto ŝi eniris la ordenon de la trapistinoj. Kiam la priorino Maria Pia Gullini komisiis la ordenaninojn preĝi por la unueco de la kristanoj, Maria eksentis la deziron oferi sian vivon por tiu ĉi intenco. La tuberkulozulino mortis kiel 25-jaraĝa dum vespro. Rapide memoro de ŝi disvastiĝis kaj en 1957 oni trovis ŝian kadavron sendifekta. Ĝi poste transportitis al la klostro je Vitorchiano.
Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigitis ŝin la 25-an de januaro 1983. En sia ekumenisma encikliko Ut unum sint li atentigis pri ĉi-rilata intenco de Maria Gabriella:
Ŝia festotago estas la 22-a de aprilo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Maria Gabriella Sagheddu, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.