Emmanuel N'Djoké Dibango (n.
la 12-an de decembro 1933 en Dualao, Kameruno, m. la 24-an de marto 2020 en Parizo) estis kameruna muzikisto kaj kantoverkisto. Li ludis la saksofonon kaj vibrafonon. Li evoluigis muzikan stilon kiu miksis ĵazon, funkon kaj tradician kamerunian muzikon. Li estis plej bone konata pro sia unuopaĵo "Soul Makossa" (en 1972),
Manu Dibango | |
---|---|
Dibango en Sankta-Lazaire, 2019 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Odilien Emmanuel Dibango |
Aliaj nomoj | Jr. Dibbs |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1933 en Dualao, Franca Kameruno |
Morto | 24-an de marto 2020 (86-jaraĝa) en Melun |
Mortokialo | COVID-19 |
Tombo | Grave of Manu Dibango |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Kameruno • Francio |
Okupo | |
Okupo | komponisto • saksofonisto • kantisto • diskografa artisto • muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.manudibango.net |
En marto 2020, dum la tutmonda kronvirusa pandemio, Dibango testis pozitive por KOVIM-19 en Francio. La 23-an de marto 2020 li mortis en Parizo pro tiu malsano. Li estis 86-jara.
Manu Dibango estis nomumita Artisto por Paco de UNESKO en 2004 pro sia elstara kontribuo al la disvolviĝo de la artoj, paco kaj kultura dialogo tra la mondo.
Manu Dibango kredis profunde en la potenco de muziko por kunigi homojn kaj kulturojn, ĉar laŭ li, kiel li konfidis al la Unesko-Kuriero en marto 1991, muziko estas "la plej spontanea kaj natura kontakto, inter homoj”.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Manu Dibango, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.