Manĝoprezoj referencas al la averaĝa preznivelo por manĝaĵoj tra landoj, mondoregionoj kaj je tutmonda skalo.
Manĝoprezoj havas efikon sur produktantoj kaj konsumantoj.
Manĝoprezaj niveloj dependas el procezoj de la Nutrindustrio, kiel merkatado kaj distribuado. Fluktuado en manĝoprezoj estas determinata per nombraj kunagantaj faktoroj. Geopolitikaj aferoj, tutmonda varpeto, interŝanĝoj, registara politiko, malsanoj kaj agrikultura rendimento, energikostoj, disponeblo de naturaj rimedoj por agrikulturo, spekulado de manĝaĵoj, ŝanĝoj en la uzado de la tero kaj en la vetero havas rektan efikon sur la pliigo aŭ malpliigo de la manĝoprezoj.
La konsekvencoj de fluktuado de manĝoprezoj estas multaj. Pliiĝoj en manĝoprezoj, aŭ agrikultura inflacio, endanĝerigas nutrosekurecon, partikulare por evolulandoj, kaj povas okazigi socian maltrankvilon. Pliigoj en manĝoprezoj estas rilataj al malsimilecoj en dietokvalito kaj sano, partikulare inter suferantaj loĝantaroj, kiel ekzemple ĉe virinoj kaj infanoj.
Manĝoprezoj averaĝe plialtiĝos pro vario de tialoj. Kreskanta monda loĝantaro metos premon al la mendado kaj ofertado. Klimata ŝanĝo pliiĝos okazaĵojn de ekstrema vetero, kiel sekegoj, ŝtormoj kaj pluvegoj, kaj ĝeneralaj plialtiĝoj de temperaturo havos efikon sur la manĝoproduktado.
Je ioma etendo, nedezirataj preztendencoj povas esti kontraŭataj pere de Nutraĵopolitiko. Ekzemple interveno por redukti la manĝoperdojn al rubo, se sufiĉe granda, povos reteni la plialtigon de prezoj en la liveradĉeno kie la interveno okazu.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Manĝoprezo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.