Malŝlosigo estas procedo por ekhavi administran aliron kaj la eblecon por malŝlosi aparatarajn limigojn kreitajn de fabrikistoj.
Per malŝlosigo, la uzanto akiras ĉefuzantecon kaj privilegian pligrandiĝon. Oni povas malŝlosigi aparatojn kie estas instalita Android (angle: rooting) kaj iOS (angle: jailbreaking). La videoludilo PlayStation 3 ankaŭ povas esti malŝlosigata.
Malŝlosigado estas la agado por eliri malliberejon en Uniksaj operaciumoj aŭ ĉirkaŭpasi ciferecan administradon de rajtoj (DRM). En la unua kazo, ĝi permesas al uzanto vidi dosierojn ekster la dosiersistemo publike havigebla de la administranto. Pri la DRM, la malŝlosigo permesas al uzanto lanĉi kodaĵojn libere kaj eviti limigojn rilate al chroot. La PlayStation Portable ankaŭ estis celo de kodumuloj por malŝlosigi ĝin, kaj foje tiaj kodumaĵoj estis invaliditaj de vendistaj ĝisdatigoj.
Malŝlosigado malsamas en Android kaj iOS. Kvankam en Android ĝi permesas ekhavon de administraj rajtojn, en iOS ĝi ne nur permesas ĝin, sed ankaŭ preteriras agordojn de cifereca administrado de rajtoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malŝlosigo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.