Malikismo (arabe مالكي) estas unu el la kvar fikhoj aŭ jurskoloj kiuj ekzistas en la sunaisma islamo.
Ĝi regas ĉefe en Magrebo kaj estas sekvata de ĉirkaŭ 15% el ĉiuj islamanoj. Ĝi estis fondita de Malik ibn Anas, la Imamo en Medino, gvidanto de la islama komunumo.
Malikismo | ||
---|---|---|
madhhab • religia movado • skolo de Islamo | ||
sunaismo | ||
Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
La malika jurisprudenco diferenciĝas de la aliaj tri skoloj pro la fontoj kiujn ĝi uzas. La kvar skoloj komune baziĝas sur la Korano, sunao kaj la interkonsento de la fakuloj kaj la analogioj, tamen la malikoj ankaŭ uzas la praktikojn de la loĝantoj de Medino kiel fontoj de la jurisprudenco. Ĝi estas sufiĉe fleksebla kaj la normoj estas farataj laŭ la specifaĵoj de ĉiu lando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malikismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.