Malakostrakoj (Malacostraca) estas la plej granda klaso en la subfilumo de krustacoj.
Ĝi entenas kankrojn, omarojn, krabojn, salikokojn kaj similajn bestojn. Du trionoj de la krustacoj apartenas al tiu ĉi klaso, inter ili la plej grandaj kaj malgrandaj krustacaj specioj.
Malakostrakoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Malakostrakoj Malacostraca Latreille, 1802 | ||||||
Subklaso | ||||||
Eumalacostraca | ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||
La korpo estas kunmetita el tri partoj (kiel kutime en la Artropodoj): kapo, torako kaj abdomeno. Kapo kaj torako povas esti kuniĝitaj en cefalotorako.
La nombro de segmentoj estas konstanta, 8 torakaj kaj 6 (aŭ 7) abdomenaj. Sur la torako kaj sur la abdomeno situas kruroj, sed malsamaj: nur la torakaj kruroj estas uzataj por paŝado, la abdomenaj kruroj estas ofte uzataj por naĝado. La lasta paro de abdomenaj kruroj iĝis uropodio (uropodium).
La loko de la seksa aperturo estas konstanta je la 8-a (masklo) kaj je la 6-a (femalo) toraka segmento.
La Malakostrakoj enhavas tri subklasojn:
La veraj malakostrakoj (Eumalacostraca) estas dividitaj en plurajn superordojn:
La ordoj Isopodoj, Amfipodoj kaj Dekpieduloj estas tre gravaj, ĉar ĉiu el ili enhavas ĉirkaŭ 10mil speciojn aŭ pli. La ordo de krilo estas ankaŭ tre grava, kvankam ĝi entenas malpli ol 100 specioj, pro la kvanto de bestoj en la maroj; oni taksas ke ilia totala pezo superas 500 milionojn da tunoj.
Homoj manĝas ĉefe bestojn de la ordo Dekpieduloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malakostrakoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.