Malabo estas la ĉefurbo de Ekvatora Gvineo.
Ĝi situas en la norda parto de la insulo Bioko (antaŭe insulo de Fernando Poo), en 3°45' Nordo, 8°45' Oriento.
Malabo (Clarencetown, Santa Isabel) | |
hispane hispan | |
urbo | |
Elaviadila vido al la urbo | |
| |
Oficiala nomo: Malabo | |
Lando | Ekvatora Gvineo |
---|---|
Insulo | Bioko |
Provinco | Provinco Bioko Norte |
Oceano | Atlantiko |
Situo | Malabo |
- alteco | 12 m s. m. |
- koordinatoj | 03° 45′ 07″ N 08° 46′ 25″ O / 3.75194 °N, 8.77361 °O |
Plej alta punkto | |
- alteco | 120 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 0 m s. m. |
Loĝantaro | 155 963 (2005) |
Fondo | 1827 |
Horzono | OAT (UTC+1) |
Situo enkadre de Ekvatora Gvineo | |
Situo enkadre de insulo Bioko | |
Situo enkadre de Afriko | |
Vikimedia Komunejo: Malabo | |
Retpaĝo: www | |
La loĝantaro kreskis tre rapide en la lastaj dek jaroj. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 297 000 loĝantoj sur areo de 21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 143 loĝantoj/km².
La urbo kiel tia estis fondita en 1827 de la britoj kun la nomo Port Clarence, por tie lokigi malliberigitajn sklavojn. Kvankam plejmultaj poste iris al Sieraleono, la posteuloj de aliaj ankoraŭ loĝas en la insulo, kie ili estas nomataj fernandinos, kaj parolas propran pidĝinan lingvon.
Kiam la insulo revenis al hispana kontrolo ĝi estis rebaptita al Santa Isabel (Sankta Izabela). Kiam la lando fariĝis sendependa en 1969 la urbo fariĝis ĉefurbo, anstataŭ la antaŭa kolonia ĉefurbo Batao, en la kontinento, kaj en 1973 ĝi ricevis sian nunan nomon ene de la kampanjo de prezidento Francisco Macías Nguema por krei aŭtentajn afrikajn nomojn.
Oni modifis ankaŭ la etnan konsiston de la insulo, kiam la prezidento tie lokigis anojn de sia tribo, la fangoj, kaj mortigis multajn bubiojn, la ĝis tiam majoritatan etnon.
Post la malkovro de petrolo en la lando la loĝantaro tre kreskis, kaj oni fondis interalie flughavenon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Malabo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.