Luzacia Montaro

Luzacia montaro (ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge) situas en la nordo de Ĉeĥio kaj en la sudoriento de Germanio, proksime al la punkto, kie renkontiĝas la limoj de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando (respektive la historiaj regionoj Bohemio, Saksio kaj Silezio).

La montaron apudas Bohemia baseno kaj la urbo Česká Lípa en sudokcidento, Bohemia mezmontaro en sudo, Elba Grejsmontaro en nordokcidento, la urboj Zittau kaj Liberec en nordoriento. La rivero Niso, kiu trafluas Liberec kaj preterpasas Zittau, apartigas Luzacian montaron dis de la proksima Izera montaro. Sudoriente najbaras Jeŝteda montaro, ĉeĥe: Ještědské Pohoří, (nomita laŭ la monto Ještěd; 1012 m), kiun tradicie oni rigardis parton de Luzacia Montaro. Ĉiukaze ambaŭ formas parton de la sudetaj montaroj kaj konsistas grandaparte el grejso kaj parte ankaŭ el bazalto, kiuj apogas sin je granita soklo de antaŭkambria origino.

Luzacia Montaro
Luzacia montaro
ĉeĥe: Lužické hory, germane: Lausitzer Gebirge, germane: Góry Łużyckie
montaro
Luzacia Montaro
Montopinto de Luzo vintre
Oficiala nomo: Luzacia montaro
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Germanio Germanio
Regionoj Liberec Ĉeĥio, Ústí nad Labem Ĉeĥio
Distrikto Distrikto Görlitz Germanio
Historiaj regionoj Bohemio, Saksio, Silezio, Supra Luzacio
Parto de Okcidentaj Sudetoj
Akvejo Kamenice, Ploučnice, Neiße
Plej alta punkto
 - situo Luzo
 - alteco 793 m s. m.
 - koordinatoj 50° 50′ 56″ N 14° 38′ 49″ O / 50.84889 °N, 14.64694 °O / 50.84889; 14.64694
Areo 242,00 km² (24 200 ha)
Geologia konsisto grejso, bazalto
Plantaro fago
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Situo enkadre de Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
Luzacia Montaro Vikimedia Komunejo: Lusatian Mountains
Luzacia Montaro Portalo pri Geografio
Luzacia Montaro
Monto Luzo

La plej altaj montoj estas Luzo (sorabe kaj ĉeĥe: Luž; 793 m, esperante: Luzo) kaj Pěnkavčí Vrch (germane: Finkenkoppe; 792 m). Pliaj konataj altaĵoj estas Jedlová (Tannenberg; 774 m), Klíč (Kleiß; 760 m) kaj der Hochwald (750 m), kiuj origine estis vulkanoj.

La germanan parton de Luzacia Montaro oni kutime diferencigas je du partoj kaj nomas ilin Lausitzer Bergland kaj Zittauer Gebirge.

Rilataj temoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

AntaŭkambrioBazaltoBohemia mezmontaroBohemioElba GrejsmontaroGermanioGranitoGrejsoIzera montaroLiberecNisoPollandoRiveroSaksioSilezioSudetojZittauĈeĥioČeská Lípa

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

LingvoSciencoBaiduNepaloRusa lingvoImperiestraj TiliojPreventa milito28-a de septembroRuĝa Listo de Monda HeredaĵoMamonas AssassinasMikaelo TompaUkrainioA Night at the OperaPlatono19-a de decembroKeltojRotacia motoroMonda Boksa KonsilioUsona piedpilkadoAndrej Arŝavin(11722) 1998 HR115FosilioAnglioHistoria centro de PanamurboBruna nanoHenriko la 4-a (Francio)VatikanoPaul GubbinsListo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojLupusa nefrito1939Angkor ŬatIranoKonstantinopoloPsikologioTertremoManoA Night at the Opera (Queen)BelgioRomoMasoKonĝuAzioBasbaloSeksumadoESueza KanaloCristina Fernández de KirchnerInternacia sistemo de unuojKosmoteleskopo HubbleTeresinaLa Kunularo de l' RingoRadostín (distrikto Havlíčkův Brod)One Hundred and One DalmatiansBirkenwaldMuzeo CzartoryskiSuverena kortumoNacia Parko DarienoApollo 11WhatsAppApollo TheaterEŭropa UnioAgrikulturoJapana lingvoLudkartoWorldometerUnuĉeluloJudgment at Nuremberg19-a de septembro🡆 More