Lustracio havas du signifojn, historian kaj modernan.
Historie ĝi estis la termino por diversaj helenaj kaj romaj purigaj ritoj.
Moderne, en la periodo post la falo de la diversaj eŭropaj komunismaj ŝtatoj inter 1989 kaj 1991, la termino estis uzata en la politiko, kiu limigis la partoprenon de siatempaj komunistoj, kaj precipe de informintoj de la komunista sekreta polico, en la postaj registaroj aŭ eĉ en civilaj postenoj. En la moderna epoko "lustracio" do pruntis la signifon "intensive purigi" de la latina historia sento kaj aplikis ĝin al la proceduro en kiu ŝtato traktis siajn iamajn rompojn de homaj rajtoj aŭ okazintajn maljustaĵojn.
Komence de 2009 la albana parlamento aprobis leĝon, kiu malfermas dosierojn el la komunista periodo inter 1944 kaj 1990. La t.n. lustracio-leĝo antaŭvidas la elpostenigon de funkciuloj, inkluzive de policanoj kaj parlamentanoj, kiuj dum tiu ĉi periodo iel kunlaboris kun la sekreta polico..
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lustracio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.