Lucas Hernández estas franca futbalisto.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Théo Hernandez. |
Li naskiĝis la 14-an de februaro 1996 en Marsejlo, do nun estas 28-jara. Naskiĝinta en Francio, kie lia patro tiutempe estis profesia futbalisto por la klubo Olympique de Marseille, li translokiĝis al Hispanio en la aĝo de kvar jaroj kaj sekve poste parolis france kun iometa hispana akĉento.
Lucas Hernández | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lucas François Bernard Hernandez |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1996 (28-jaraĝa) en Marsejlo, Bouches-du-Rhône, Francio |
Lingvoj | franca • hispana |
Ŝtataneco | Francio • Hispanio |
Familio | |
Patro | Jean-François Hernandez |
Frat(in)o | Théo Hernandez |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Ekde la jaro 2018 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe li jam ludis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-18- ĝis sub-21-jaruloj. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tie rekoneblis per la numero "21" - same en la Futbala Mondpokalo 2022.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lucas Hernández, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.