Louis Sullivan: Usona arkitekto

Louis Henry SULLIVAN (Bostono, 3a de septembro 1856 - Ĉikago, 14a de aprilo 1924) estis usona arkitekto kaj teoriulo de la Skolo de Ĉikago (1870-1893).

Kun Dankmar Adler li fondis la studion de arkitekturo nome Adler & Sullivan, kiu startigis tendencon kiu estos unu el la fundamentoj de la moderna arĥitekturo.​ En sia Auditorium Building, de Ĉikago, li havis sian studion kaj tie ekkarieris la fama arkitekto Frank Lloyd Wright.

Louis Sullivan
Louis Sullivan: Usona arkitekto
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1856 (1856-09-03)
en Bostono
Morto 14-an de aprilo 1924 (1924-04-14) (67-jaraĝa)
en Ĉikago
Tombo Graceland Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Boston English High School • Masaĉuseca Instituto de TeknologioNacia Altlernejo de Belartoj
Okupo
Okupo arkitekto • dezajnisto
Verkoj Holy Trinity Cathedral
Louis Sullivan: Usona arkitekto
Louis Sullivan: Usona arkitekto
vdr

Biografio

Li studis en la Teknologia Instituto de Masaĉuseco, en Kembriĝo; li laboris en la studio de Frank Furness Hewitt en Filadelfio, kaj estis lernanto en Ĉikago de la inĝeniero William Le Baron Jenney. Inter 1874 kaj 1876 li loĝis en Parizo, kie li studis en la École des Beaux Arts la kursojn de Joseph-Auguste-Émile Vaudremer, sekvanto de Viollet-le-Duc. Reveninte en Usonon, li kunportis la malakcepton de la arkitektura konvencia akademiismo hegemonia tiam en Eŭropo, sed ankaŭ entuziasmon kaj admiron por la rigora raciisma metodo de koncepto de projektoj kaj kompono enkondukita de la franca skolo.

Li establiĝis en Ĉikago, kie estis okazanta urborekonstruado post la granda incendio de 1871, kaj li dungiĝis en la studio de la inĝeniero Fredrik Baumann, zorge ĉefe pri problemoj strukturaj rilataj al la grandaj vorkoj, kiel pontoj kaj viaduktoj. En 1879 li ekformis parton de la kabineto de projektoj de Dankmar Adler, kiu iĝos lia partnero en 1881, startigante kunlaboradon kiu daŭris ĝis 1895.

La ambicioj de Sullivan montriĝis jam en liaj unuaj verkoj, kiel la Rotschild Building de 1881, kun troa dekoracio surbaze de fandaĵoj kaj ĉizita ŝtono. En 1886 la firmao Adler & Sullivan ricevis la mendon konstrui en Wabash Avenue komplekson kiu enhavu spektaklejon, kunsidejojn, hotelon kaj oficejojn; inter la unuaj projekoj skizitaj de Sullivan kaj la definitiva estas granda diferenco, probable pro la influo de la Marshall, Fueld & Co. Warehouse, inaŭgurita en 1887.

Ekde 1890, Sullivan studas la aplikadon al nuboskrapuloj komponprincipiojn: lia unua klopodo, kiel atestis Wright, en la verko Wainwright Building de San Luis (1890-1891). La konstitucia karaktero de nuboskrapulo kuŝas en la ekzistido de multaj egalaj etaĝoj. Fakte, nekalkulinte unu aŭ du malsuprajn etaĝojn kaj la lastan, la intermezaj etaĝoj estas tiomaj ke ili ne povas esti diferencataj laŭvolume nefalinte en gravaj strukturaj kontraŭdiroj, sed la eblo domini iton arkitekture dependas, precize, de la superigo de ritmo ripeteca; Sullivan defendas trakti la intermezan zonon per unuiga elemento kaj tial substreki la vertikalajn dividojn por kontrastigi ilin al la zono de la bazo kaj de la pinto, kiuj estas horizontalaj. Tiel naskiĝis la vertikalismo, karaktera de la nuboskrapuloj de Sullivan. En 1896 Sullivan verkis teorian eksponon de tiu maniero projekcii vertikale.

Referencoj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Louis Sullivan en la hispana Vikipedio.

Tags:

18561924Adler & SullivanArkitektoArkitekturoBostonoFrank Lloyd WrightModerna arĥitekturoStudioĈikago

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Adolf HollVatnajökull (nacia parko)PortugalioKorespondadoMasakro de CarandiruWhen Harry Met Sally...TertremoLSundiata KeitaKomuna Norma DatumaroBiblioGeragera Booth RakontoDelicatessen17-a de septembroTeĥo (sporto)Joa KorhonenBrunaJohannes VirolainenIslamoA Night at the OperaVikilibrojMao ZedongArgentinoSeksa revolucioHomaj rajtoj31-a de decembroAliancanojMonda Boksa AsocioLatina lingvoDOtomana ImperioSuverena kortumo2010-aj jarojEpoko de malkovroj1950-aj jarojCarles Puigdemont i CasamajóNe-registara organizaĵoNacia parko ĴemajtioKaraĉioDinastio QingSEO21-a de novembroNacia Biblioteko de la Ĉeĥa RespublikoISO 8601TurkioRKuketoUsona varianto de la angla lingvoVakcina RibeloPokeroSocia movado (partio)L’ AvaruloHistoria centro de PanamurboSeksumadoHaut-LieuAri-Kyösti SeppoEŭropa UnioIranoC1945KroatioLoterioAndoroVoĉo de VjetnamioKoaloNacia Parko Darieno4Mirpur321 FlorentinaUniversala Kongreso de EsperantoGoogle26-a de septembroLeĝo de Tonjo🡆 More