La Longvosta grundokolombo (Uropelia campestris) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiuj inkludas kolombojn kaj turtojn.
Ĝi estas la ununura kolombospecio de la genro Uropelia kiu vivas en Ameriko.
Longvosta grundokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Uropelia campestris (Spix, 1825) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en arbara pejzaĝo nome cerrado de centra kaj nordorienta-centra Brazilo kaj ĉe najbara Bolivio en sudokcidento. Ties natura medio estas seka savano kaj subtropika aŭ tropika laŭsezone humida aŭ inondita malalta herbejo.
Ĝi estas malhelgriza en kapo kaj dorso kaj helgriza en subaj partoj. La beko estas malhela, sed la kruroj kaj la okulringoj estas flavaj. La vosto estas longa (de tie la nomo) kaj montras nigrajn kaj blankajn plumojn. Ankaŭ en dorso videblas du paroj de strioj nigroblankaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Longvosta grundokolombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.