D-ro Liu Ŝipej (刘师培) aŭ latinliterigite laŭ sistemo Wade-Giles Liu Shipei (naskiĝis en 1884, mortis nur 35-jara en 1919) estis konata ĉina klerulo, historiisto de ĉina klasikismo kaj filozofo en la epoko de transiro de la Ĉina Imperio al respublika reĝimo.
Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, ekde la fino de la 1910-aj jaroj li forte rekomendis Esperanton. Profesoro en la Pekina Universitato, lia politika engaĝiĝo estis tre kolorplena kaj iom kontraŭdira: En la unua jardeko de la 20-a jarcento, ekzile en Tokio, li estis arda kaj verkiste brila anarkiisto, dum en la dua jardeko li ŝanĝiĝis al elstara intelektula plananto de la remonarkiiga movado de Juan Ŝikaj (Yuan Shikai en sistemo Wade-Giles), prezidanto de la respubliko Ĉinio post la revolucio de 1911.
Liu Ŝipej | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1884 en Yizheng |
Morto | 20-an de novembro 1919 (35-jaraĝa) en Pekino |
Mortokialo | tuberkulozo |
Lingvoj | Esperanto • Nordĉina dialektaro • ĉina |
Ŝtataneco | Dinastio Qing • Respubliko Ĉinio |
Familio | |
Edz(in)o | He Zhen |
Okupo | |
Okupo | filologo • politika aktivisto • historiisto • publikigisto • profesoro • esperantisto • filozofo |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Liu Ŝipej, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.