Listo De La Plej Multe Venditaj Videoludoj: Listartikolo en Vikipedio

La plej vendita videoludo estas Tetris.

Aleksej Pajitnov antaŭplanis kaj programis tiun puzlan ludon. La ludo unue aperis en Sovetunio en 1984 por la maŝino Electronika 60. Poste, ĝi populariĝis per la lanĉo por la Game Boy en 1989. Oni adaptis la ludon por multaj diversaj videoludiloj. Oni vendis entute pli ol 495 milionojn da kopioj. 425 milionoj el tiuj kopioj estas pagitaj elŝutoj por poŝtelefonoj. La versio de Tetris por la Game Boy estas la plej vendita ludo por tiu videoludilo: oni vendis pli ol 35 milionojn da kopioj tutmonde. Minecraft estas la sola alia videoludo, kiu havis pli ol 100 milionojn da vendoj: en Februaro 2017, oni vendis pli ol 122 milionojn. Se oni ne enkalkulas la vendojn por poŝtelefonoj, tiam Minecraft estas la plej vendita ludo: 92 milionoj estis venditaj, dum Tetris estas la kvara pro nur 70 milionoj da kopioj.

Listo De La Plej Multe Venditaj Videoludoj: Listartikolo en Vikipedio
La plej vendita videoludo estas Tetris. Oni vendis pli ol 495 milionojn da kopioj de la ludo por diversaj videoludiloj.

El la 50 plej venditaj videoludoj, Nintendo kreis aŭ eldonis 20 da ili. Inter tiuj troviĝas 6 ludoj de la 10 plej venditaj. Aliaj eldonejoj, kiuj eldonis plurajn ludojn de tiu listo estas Activision (sep ludoj, kiuj ĉiuj apartenas al la serio Call of Duty), Rockstar Games (kvin ludoj, kvar de la serio Grand Theft Auto) kaj Electronic Arts (tri ludoj de malsimilaj serioj). Krom la internaj grupoj de Nintendo, Game Freak estas la kreanto de ludoj, kiu havas la plej multon en tiu listo (7 ludoj, kiuj apartenas al la serio Pokémon). La plej malnova ludo de tiu listo estas Tetris, kiu aperis en la 6a de Junio 1984. La plej novaj ludoj de tiu listo estas Pokémon Sun kaj Moon, kiuj aperis en la 18a de Novembro 2016.

Videoludoj

Koloro
La ludo estis vendita kun videoludilo dum sia vendperiodo
Listo de la plej multe venditaj videoludoj, en ĉiuj videoludiloj
Rango Nomo Kreanto(j) aŭ Evoluiganto(j) Eldonejo Dato de lanĉo Vendoj Ref.
1 Tetris Elektronorgtechnica Spectrum HoloByte 1984-06-06 495 000 000
2 Minecraft Mojang Mojang 2011-11-18 122 000 000
3 Wii Sports Nintendo EAD Nintendo 2006-11-19 82 810 000
4 Grand Theft Auto V Rockstar North Rockstar Games 2013-09-17 75 000 000
5 Super Mario Bros. Nintendo R&D4 Nintendo 1985-09-13 40 240 000
6 Mario Kart Wii Nintendo EAD Nintendo 2008-04-10 36 950 000
7 Wii Sports Resort Nintendo EAD Nintendo 2009-06-25 33 040 000
8 Pokémon Red, Green kaj Blue Game Freak Nintendo 1996-02-27 31 380 000
9 New Super Mario Bros. Nintendo EAD Nintendo 2006-05-15 30 800 000
10 The Elder Scrolls V: Skyrim Bethesda Game Studios Bethesda Softworks 2011-11-11 30 000 000
11 New Super Mario Bros. Wii Nintendo EAD Nintendo 2009-11-11 30 050 000
12 Diablo III Blizzard Entertainment Blizzard Entertainment 2012-05-15 30 000 000
13 Duck Hunt Nintendo R&D1 Nintendo 1984-04-21 28 300 000
14 Wii Play Nintendo EAD Nintendo 2006-12-02 28 020 000
15 Grand Theft Auto: San Andreas Rockstar North Rockstar Games 2004-10-26 27 500 000
16 Call of Duty: Modern Warfare 3 Infinity Ward
Sledgehammer Games
Activision 2011-11-08 26 500 000
17 Call of Duty: Black Ops Treyarch Activision 2010-11-09 26 200 000
18 Grand Theft Auto IV Rockstar North Rockstar Games 2008-04-29 25 000 000
19 Overwatch Blizzard Entertainment Blizzard Entertainment 2016-05-24 25 000 000
20 Call of Duty: Black Ops II Treyarch Activision 2012-11-12 24 200 000
21 Kinect Adventures! Good Science Studio Microsoft Studios 2010-11-04 24 000 000
22 Nintendogs Nintendo EAD Nintendo 2005-04-21 23 960 000
23 Mario Kart DS Nintendo EAD Nintendo 2005-11-14 23 600 000
24 Pokémon Gold kaj Silver Game Freak Nintendo 1999-11-21 23 100 000
25 Call of Duty: Modern Warfare 2 Infinity Ward Activision 2009-11-10 22 700 000
26 Wii Fit Nintendo EAD Nintendo 2007-12-01 22 670 000
27 Wii Fit Plus Nintendo EAD Nintendo 2009-10-01 21 120 000
28 Super Mario World Nintendo EAD Nintendo 1990-11-21 20 610 000
29 Lemmings DMA Design Psygnosis 1991-02-14 20 000 000
30 Terraria Re-Logic Re-Logic 2011-05-16 20 000 000
31 Brain Age Nintendo SPD Nintendo 2005-05-19 19 010 000
32 Call of Duty: Ghosts Infinity Ward Activision 2013-11-05 19 000 000
33 Super Mario Land Nintendo R&D1 Nintendo 1989-04-21 18 140 000
34 Pokémon Diamond kaj Pearl Game Freak The Pokémon Company 2006-09-28 17 670 000
35 Grand Theft Auto: Vice City Rockstar North Rockstar Games 2002-10-27 17 500 000
36 Super Mario Bros. 3 Nintendo R&D4 Nintendo 1988-10-23 17 280 000
37 Pokémon Ruby kaj Sapphire Game Freak The Pokémon Company 2002-11-21 16 220 000
38 Pokémon X kaj Y Game Freak The Pokémon Company 2013-10-12 16 110 000
39 The Sims Maxis Electronic Arts 2000-01-31 16 000 000
40 Need for Speed: Most Wanted EA Black Box Electronic Arts 2005-11-11 16 000 000
41 Call of Duty 4: Modern Warfare Infinity Ward Activision 2007-11-05 15 700 000
42 Call of Duty: World at War Treyarch Activision 2008-11-11 15 700 000
43 Pokémon Black kaj White Game Freak The Pokémon Company 2010-09-18 15 640 000
44 Pokémon Sun kaj Moon Game Freak The Pokémon Company 2016-11-18 15 440 000
45 Mario Kart 7 Nintendo EAD Nintendo 2011-12-01 15 220 000
46 Sonic the Hedgehog Sonic Team Sega 1991-06-23 15 000 000
47 Red Dead Redemption Rockstar San Diego Rockstar Games 2010-05-18 15 000 000
48 Battlefield 3 EA DICE Electronic Arts 2011-10-25 15 000 000
49 Gran Turismo 3: A-Spec Polyphony Digital Sony Computer Entertainment 2001-04-28 14 890 000
50 Brain Age 2 Nintendo SPD Nintendo 2005-12-29 14 880 000

Referencoj

Tags:

1984Game BoyMinecraftPoŝtelefonoSovetunioTetrisVideoludo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Abrahama religioThe GuardianGoogleCecilia Payne-GaposchkinKosmopramoAmerikoKonsumismoRemadoTungroAl GoreErpornoBatalo de ToursListo de landoj laŭ areo1939NovjorkoIzoamila acetoacetatoMatthias Laurenz GräffKlement GottwaldInternacia sistemo de unuojMaišiagalaZoltán PeskóLeonoMeksikoKlerismoKomunumo KaŭnoKoreioBildliteraturoAlaminosThe New York TimesPlungėAdoboAkademioAltfornoKunfluejoRumana lingvoZagreba metodoRusioĴe kun tremaoVicioObservatorio de NihondairaMadagaskaroABBADua respubliko de ĈeĥoslovakioAgustín de IturbideHTMLVladimir VisockijKairoAlbanioLysá nad LabemChris PrattPlurjara plantoMarie-GalanteMaŭritanioĜermolisto de belgaj esperantistojQuempervenKatmanduoJorge MontanariObeliskoLipecka provincoVirinoKanadoJapanioOra Marbordo (Aŭstralio)🡆 More