Minecraft: Videoludo

Minecraft mina kreo (esperantigite Majnkrafto) estas sendependa videoludo pri konstruado kreita de la sveda programisto Markus Persson kaj poste evoluigita de lia firmao, Mojang AB.

Ĝi naskiĝis en 2011, sed praversioj aperis en 2009. La ludo estas tradukita al pluraj lingvoj kaj inter ili estas Esperanto.

Minecraft
Disvolvo Mojang Studios
Eldoninto Xbox Game Studios
Distribuo Nintendo eShop
Muziko C418
Serio Minecraft
Versio 1.19.3 (Komputilo)

1.19.73 (Bedrock Edition & Windows 10)
1.10.2 (Xbox One & 360)
1.37 (Playstation 3, 4 & Vita)
Patch 14 (Wii U)
0.1.1 alpha (Pi Edition)

Platformo Vindozo

Linukso
OS X
Androjdo
Vindozo Telefono
Vindozo 10
Amazon Kindle Fire
iOS
Raspberry Pi
Xbox 360
Xbox One
PlayStation 3
PlayStation 4
PlayStation Vita
Wii U

Licenco nelibera permesilo
Ĝenro Adventura ludo
Kreema ludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Lingvo Plurlingveca (62 lingvoj, inkluzive Esperanton)
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 7
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj) 10+
Minecraft: Ludsistemo, Komunumoj, Vidu ankaŭ
Minecraft: Ludsistemo, Komunumoj, Vidu ankaŭ
vdr

Unu monato antaŭ la lanĉo de la plena versio, la 18an de oktobro de 2011, estis lanĉita versio por Android, kaj la 17an de novembro en la sama jaro estis lanĉita versio por iOS. La 9-an de majo en 2012 estis lanĉita versio por Xbox 360, Xbox Live Arcade kaj PS3. Ĉiuj versioj de Minecraft estas daŭre aktualigataj ekde lanĉiĝo. La 11an de novembro en 2014, la unua versio por PlayStation Vita lanĉiĝis, evoluigita de la firmaoj Mojang kaj 4J Studios. Ĉi tiu versio ricevas la samajn ĝisdatigojn kaj reagas simile al la versioj por aliaj videoludiloj.

En Minecraft, ludantoj povas konstrui libere per tridimensiaj blokoj, kiuj havas teksturon. Ankaŭ, ili povas esplori sian medion, kolekti materialojn kaj krei diverscelajn objektojn, batali kontraŭ estaĵoj aŭ aliaj ludantoj, ktp.

Ludsistemo

La ludo sendas la ludanton en mondon aŭtomate kreitan per algoritmo. Tiu mondo konsistas el blokoj el malsamaj materialoj. La baza koncepto estas, ke la ludanto povas ŝanĝi la mondon laŭvole aldonante aŭ demetante blokojn kaj penante pluvivi kiel eble plej longtempe, ebligante al la ludanto krei konstruaĵojn kun granda libereco, simile al la Lego-ludoj.

Komunumoj

Minecraft: Ludsistemo, Komunumoj, Vidu ankaŭ 
EsperaMondo.net estas Minecraft-a servilo, kiu havas aktivan komunumon en Esperanto.

Ludantoj povas gastigi mondon de Minecraft en propra servilo. Tiel, homoj povas kuniĝi kaj ludi samtempe en la sama mondo. Ludado en privataj aŭ publikaj serviloj estas tre ofta, ĉar ludantoj ŝatas kunlabori por komunaj celoj. Ili ankaŭ kutime ŝatas diskonigi aŭ detrui la kreaĵojn de aliaj ludantoj.

Ludantoj povas paroli al unu la alian per enluda babilejo. Ankaŭ eblas lasi notojn al aliaj ludantoj per ŝildoj aŭ per diversaj indikaj konstruaĵoj. Kestoj ekzistas en la ludo, kaj ili ofte estas uzataj kiel leterkestoj por lasi donacojn al aliaj ludantoj, kiuj ne estas enretaj (konektitaj al la servilo).

Ekzistas multaj neoficialaj aldonaĵoj, kiuj permesas al ludantoj havi specialajn rangojn kaj potencojn. Eblas krei veran ekonomion, kie ludantoj devas lerni metion, pliboniĝi en ĝi, kaj vendi aferojn por enspezi monon. Tiu mono poste povos esti uzata por plifortigi sian avataron aŭ la nacion kie la ludanto ludas.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Minecraft LudsistemoMinecraft KomunumojMinecraft Vidu ankaŭMinecraft Eksteraj ligilojMinecraftAkcia kompanioKonstruadoVideoludo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

HieroglifojVikidatumojEŭropaj DemokratojMonda FaktolibroBruseloEĥoŝanĝo ĉiuĵaŭdeArronches (stacidomo)Giorgia MeloniIstanbuloBad ReligionMarto de 2024Teorio de kategoriojVrbová LhotaRespublikismoReelfluejoVikipedio en EsperantoVladimir PutinKanadoBuŝa seksumado4-a de apriloOksigenoJules VerneTokiponoKrásná Hora nad VltavouModenbachIzobutanoSlovaka VikipedioNumeroMetila t-butila dusulfidoPrezidanto de FinnlandoFutbaloPubvilaro1990-aj jarojAtako de Hamaso kontraŭ IsraeloLodzoArĥeologia Servo de Barato2024Esperantaj vortaroj en la retoPublika nudecoMetropola Ŝtata UniversitatoUsonoSkalmodeloRiečka (distrikto Rimavská Sobota)17-a de aŭgustoRowan AtkinsonVikipedioHTML5Fröbelin palikatVikioSunoJohn James AudubonPetr TomašovskýPopidoEjakuloValo de gejserojPjongjanga StudioYoussef HindiInsulo SanmigeloTeknologioListo de lingvoj laŭ parolantaroPubviloHordeoDua MondmilitoKenjoSedlčanyPornhubAlbert Einstein🡆 More