Lilli PALMER, aŭ realnome: Lilli Marie PEISER (naskiĝis la 24-an de majo 1914, mortis la 27an de januaro 1986) estis germana aktorino.
Lilli Palmer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lilli Marie Peiser |
Naskiĝo | 24-an de majo 1914 en Poznano |
Morto | 27-an de januaro 1986 (71-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | kancero |
Tombo | Forest Lawn Memorial Park |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio • Svislando |
Familio | |
Edz(in)o | Rex Harrison • Carlos Thompson |
Infano | Carey Harrison |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • televida aktoro • voĉaktoro • romanisto • aŭtobiografo |
Naskiĝinte en Posen (nuntempe: Poznan en Pollando), ŝi pasigis sian junaĝon en Berlino, kie ŝi ankaŭ akiris instruadon pri aktorado. En Darmstadt ŝi en 1933 unuafoje aperis sursceneje, sed jam mallonge poste la juddevena aktorino devis fuĝi de la nazioj: unue al Francio kaj poste al Britio, kie ŝi ricevis siajn unuajn filmrolojn.
En 1943 ŝi edziniĝis al la brita aktoro Rex Harrison, kun kiu ŝi du jarojn poste transloĝiĝis al Usono. Ŝi daŭrigis sian karieron en la Broadway-teatro kaj en Hollywood, sed la geedzeco disiĝis kaj ŝi revenis al Germanio en 1954. Kun sia dua edzo Carlos Thompson ŝi vivis ĉefe en Svislando.
Lilli Palmer dediĉis sin ankaŭ al la pentrado, krome ŝi verkis kelkajn romanojn kaj publikigis siajn memoraĵojn Dicke Lilli – gutes Kind (1974). Ŝi mortis en 1986 en Losanĝeleso.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lilli Palmer, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.