Le Faou' prononciĝas le fu : la vorto "faou" prononciĝas "fu" por ĉiuj loknomoj (Le Faou, Chateauneuf-du-Faou, Plonevez-du-Faou, rivero de Le Faou) kaj "fa-u" por ĉiuj personnomoj (Faou, Le Faou), sufiĉe multaj en la regiono.
Le Faou | ||
Komunumo | ||
Lignostrukturaj domoj en la ĉefa strato | ||
| ||
Oficiala nomo: Le Faou | ||
Ŝtato | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Bretonio | |
Departemento | Finistère | |
Arondismento | Châteaulin | |
Kantono | Le Faou (ĉefurbo) | |
Interkomunumo | Komunumoj de la mara Aulne | |
Historia regiono | Bretona duklando | |
Situo | Le Faou | |
- koordinatoj | 48° 17′ 36″ N 04° 10′ 39″ U / 48.29333 °N, 4.17750 °U | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 151 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 3 m s. m. | |
Areo | 11,85 km² (1 185 ha) | |
Loĝantaro | 1 759 (2009) | |
Denseco | 148,44 loĝ./km² | |
Dato | 2008-2014 | |
Urbestro | Pierre Engelibert | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 29590 | |
INSEE | 29053 | |
Situo kadre de Francio | ||
Situo kadre de Finistère | ||
Vikimedia Komunejo: Le Faou | ||
Retpaĝo: Oficiala retpaĝejo | ||
Le Faou estas franca komunumo, situanta en la departemento Finistère kaj en la regiono Bretonio en Francio. Le Faou estas membro kaj sidejo de la regiona natura parko de Armoriko.
Ĝi estas komunumo kun la labelo "unu el la plej belaj vilaĝoj de Francio", atribuata de sendependa asocio por la promocio de la turismaj avantaĝoj de la francaj urbetoj riĉaj je kvalita heredaĵo.
Le Faou venas de la bretonlingva vorto « faou » (fago) aŭ de « pou, pagus » (lando) kaj troveblas estas la sekvantaj nomoj : Le Fou en 1173, Fagus en 1225.
Le Faou devenas de divido de la malnova paroĥo de praa Armoriko Hanvec, kiu estis dividita en subparoĥoj nomataj "trève", tiu de Hanvec kaj tiu de Rosnoën, de kiu Le Faou dependis ĝis en 1803. La komunumo Rumengol estis aldonita al Le Faou en 1970.
Le Faou situas funde de rio en la rodo de Brest, sur la "Rivero de Le Faou", fronte al Landévennec kaj je la kruciĝo de la vojoj RN 165 (E 60) kaj D 42, je 14-metra alteco. La plej proksimaj grandaj urboj estas Plougastel-Daoulas je 16 km, Brest je 31 km, Quimper je 42 km, Crozon je 28 km.
Ĉiutempe, Le Faou situis sur la vojo, komence romia vojo poste reĝa vojo, Quimper-Brest, kiu historie iris tra Quéménéven, Châteaulin, Saint-Ségal, Le Faou, Irvillac, Saint-Urbain, Landerneau, Saint-Divy kaj Guipavas. La romia vojo iranta de Vorgium (Carhaix al la pinto de Dinan en la duoninsulo de Crozon, tra Brasparts, evitis Le Faou, iranta tra Rosnoën, la rivero Aulne estis transirebla per pramo en Térénez. Tiu kruciĝeja rolo klarigas la artmetian kaj komercan tradicion de la urbeto, kiu kontrastas kun la ĉirkaŭaj kamparaj vilaĝoj, eĉ laŭ la tradiciaj kostumoj surmetataj de ĝiaj loĝantoj. La kaŝtana koloro de la virkostumoj klarigas la esprimon pays rouzic donatan al la regiono de Le Faou, inkluzivanta Argol, Châteaulin, Dinéault, Gouézec, Landévennec, Le Faou, Lopérec, Pont-de-Buis-lès-Quimerc'h, Port-Launay, Rosnoën, Saint-Coulitz, Saint-Rivoal, Saint-Ségal kaj Trégarvan.
Geometrie, Le Faou estas la centra loko de la departemento Finistère. En 1970, la malnova komunumo Rumengol estis integrita en Le Faou. Tamen la komunumo restas je modesta surfaco : 11,85 km2. Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono de Le Faou.
La "Rivero de Le Faou" (aŭ bretonlingve Ster Goz) estas malgranda rivero (nomata la Coatalan en sia supra parto), kiu fontas apud la domgrupo Labon en Quimerc'h, trairas la arbaron de Cranou kaj enfluas en la rodo de Brest tra rio larĝa je 500 ĝis 1 000 metroj. Ĝi longas je proksimume 17 kilometroj. Je malalta tajdo, oni povas konsideri ĝin kiel alfluanto de la rivero Aulne, tiel estis konstante en la pasinteco kiam la marnivelo estis pli malalta je pluraj dekoj da metroj dum la lastaj grandaj kvarternaraj glaciepokoj de Riss kaj de Wurm.
Ponardo « feraj klingo kaj tranĉiltigo, bronzaj ingo kaj tenilo, altreliefe ornamitaj » estis trovita apud Le Faou. Ĝi troviĝas en la nacia arkeologia muzeo de Saint-Germain-en-Laye. Atribuita unue al la romianoj, temas verŝajne pri kelta bretona ponardo.
Laŭ la ĉartaro de Landévennec, en ĉ. 490, sankta Genole ŝajnas estis albordiĝinta kun ties disĉiploj apud Landévennec por fondi tie abatejon. Laŭ legendo, li unue vivis sur la insulo Tibidy. Poste iuj el liaj kompanoj kiaj sankta Ethbin, sankta Balay (aŭ Walay) kaj sankta Marteno (ne konfuziĝu kun Marteno de Tours) deiris kun lia permeso « por vivi solece en Ploërmellac apud Le Faou kaj ke antaŭ ilia procesio, ili estis senjoroj de Rosmeur kaj de Rosmadeuc ».
La legendo diras ke senjoro de Le Faou, ankoraŭ pagano, dufoje krimis en la preĝejo de Daoulas :
Kadre de sia vojaĝo en Bretonio, Napoleono la Tria, venanta de Landerneau kaj iranta al Quimper, haltis dum iom da tempo en Le Faou en la 12-a de aŭgusto 1858.
Modbury en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Le Faou, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.