La Latva milito de sendependeco, kelkfoje nomita la Latva milito de liberigo (latve: Latvijas brīvības cīņas aŭ Latvijas atbrīvošanas karš) rilatas al serio da militkonfliktoj en Latvio inter la 5-a de decembro 1918 (post la proklamo pri sendependeco de Latvio) kaj la 11-a de aŭgusto 1920, kiam la nova Latva Respubliko kaj Sovetunio subskribis la Traktaton de Rigo.
Dum la milito Latvio (kies provizora registaro estis subtenita de Estonio, Pollando kaj la okcidentaj aliancanoj, precipe Britio) batalis kontraŭ Sovetunio. La milito estas rigardita kiel latva venko, ĉar Latvio sukcese fariĝis sendependa fine de ĝi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Latva milito de sendependeco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.